Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Ideoj por antaŭ­enigi Esperanton / Ideeën ter bevordering van Esperanto => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 25 septembro 2012, 16:06:50 ptm

Titolo: Esperantista Fajfo
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 25 septembro 2012, 16:06:50 ptm
En loka revueto Nia Folieto (Gent, septembro 1919) mi legis:

"Dum ekskurso, dum vojaĝo, kiam vi forgesis surmeti la VERDAN STELON, uzu la ESTPERANTISTAN FAJFSIGNALON por konatiĝi kun samideanoj ĉe stacidomoj, publikaj kunvenejoj, k.t.p. (vidu aldonon)."


Bedaŭrinde la aldono mankis. Mi petis pli da informoj tra la listo esphist@googlegroups.com; rezulto troviĝas je http://enesperantujo.blogspot.com.es/2012/09/cu-vi-fajfas-esperante.html

Iuj pensis ke temis pri versio de la E-himno de kiu estas versio je
http://kantaro.ikso.net/la_espero (http://kantaro.ikso.net/la_espero) 

ĉu ne estus bela afero se ĉiuj esperantistoj kaj esperanto-simpantoj havas la saman sonon en sia telefono? Estas almenaŭ same efike kiel steleto
kaj pli moderne.

Roland Rotsaert

Titolo: Re: Esperantista Fajfo
Afiŝo de: ***** je 26 septembro 2012, 15:18:13 ptm
La ideo plaŭas al mi. Fajfi En la mondon venis nova sento. Mi ne konas la vortojn sed jes la melodion.
Dum lasta kunsido de FEL mi konstatis ke mi estis la sola kiu surhavis verdan stelon sur jako. Kaŭzo eble estas la ekzisto de malsamaj simboloj. Homoj ne volas aparteni al la kafofabo, aliaj pensas ke la stelo estas simbolo de komunismo, tamen ĝi reprezentas la 5 kontinentojn.
Do ni fajfu  8)