Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 24 aprilo 2016, 21:27:43 ptm

Titolo: Poezio-konkurso
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 24 aprilo 2016, 21:27:43 ptm

Konkurso kun la subteno de la kumunumo de S-ta Anĝelo de Brolo (Mesino - Sicilio) kaj de Itala Esperanto-Federacio.
Rajtas partopreni ĉiuj poetoj el nia planedo, per poeziaĵoj en la itala lingvo, en Esperanto, aŭ en ambaŭ lingvoj.
Oni devas sendi retpoŝte (en formato word) al <samideano@hotmail.it> nur unu poeziaĵon ne pli longan ol 50 (kvindek) versoj.
La verkoj devas esti neeldonitaj kaj neniam premiitaj antaŭe.
La tuta regularo kun la aliĝilo estas akirebla ĉe http://iconcorsidisamideano.altervista.org/KonkursoPoemojIII.html
La premiada ceremonio okazos en la komunuma Teatro el Sankta Anĝelo de Brolo (Sicilio, Italio), la 18-an de oktobro 2016, je la 6-a horo posttagmeze.