Esperanto-forum
Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: PaulP je 20 julio 2013, 13:25:31 ptm
-
Kroze - proze
- aŭtoro(j): Sten Johansson
- Fako: eseoj
- Formoj: libro glubindita
- Priskribo: 14 eseoj pri esperantlingva literaturo.
- Specimeno: Kelkaj el la titoloj:
Kiel legi - ĉu legi - Stellan Engholm?
La granda romano
Kvin krimaj kvaropoj kaj kelkaj kromaj kadavroj
Bohemia amoro - paŝoj: 158
- Formato: 145 x 205 mm
- Eldonjaro: 2013
- Recenzoj: Komento de Valentin Melnikov:
Sten Johansson faris (kaj faras plu) kolosan laboron, treege utilan por nia literaturo. Li prizorgas plej aŭtoritatan retejon "Originala Literaturo Esperanta", konatan por ĉiu serioza literaturŝatanto, ankaŭ mem verkis plurajn recenzojn kaj eseojn. Nun tiuj valoraj tekstoj aperas libroforme. Kvankam paperaj libroj jam iom eksmodas, estas oportune kaj agrable havi tiun bonegan gvidlibron pri E-literaturo ...
-
Iom stranga aserto de Melnikov: "Kvankam paperaj libroj jam iom eksmodas"! Kial li pensas ke ĉiuj konsentas kun tiu iom stulta penso lia.
Libro estas por mi daŭre, teksto skribita sur papero kaj ne iu eksmoda. Iom superflua diro de li en serioza rezenco.
14 eseoj pri esperantlingva literaturo! Mmmm, jes tio konvinkas min aĵeti la libron, feliĉe daŭre paperforme, mi esperas :-)