+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Monato (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Paperaj eldonoj en Esperanto. Kiom longe ?

Aŭtoro Fadeno: Paperaj eldonoj en Esperanto. Kiom longe ?  (Legita 9193 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Paperaj eldonoj en Esperanto. Kiom longe ?
« je: 28 decembro 2012, 11:31:26 atm »
Tiu estas temo en la socia reto Google+ : jen interesa reago de iu kiu skribis jenon :                                  "Mi opinias ke Esperanto pluvivos rete pere de ĝia uzado. La interreto ĝin donis forton, kaj iom post iom ĝi fariĝas lingvo interreta. Baldaŭ aperos ekz nova versio, pli bona, de lernu.net. Aliaj retejoj devus sekvi tiun ekzemplon kaj renoviĝi (sed koncentriĝi en malmultaj, unuopaj celoj, ĉar tiu tasko malfacilas). Eblas ankaŭ sekvi la modelon de la revuo La Karavelo, kiu permesas liberan, person-uzan elŝuton de siaj revuoj, sed ankaŭ havas abonon por la pli bela kaj ĝuinda papera versio. Estas bona tempo por ke redaktistoj, programistoj kaj dizajnistoj unuiĉu por krei tian medion en la lingvo Eo. Pri UEA...nu, ĝi iom similas al la muzikaj firmaoj, kiuj serĉas blinde sian vojon jam de kelkaj jaroj."?


Albert1

  • Gasto
Re: Paperaj eldonoj en Esperanto. Kiom longe ?
« Respondo #1 je: 28 decembro 2012, 12:58:27 ptm »
---8<---
Eblas ankaŭ sekvi la modelon de la revuo La Karavelo, kiu permesas liberan, person-uzan elŝuton de siaj revuoj,
---8<---
Espereble oni ankaŭ jam malkovris la revueton de la Limburgaj Esperantistoj, "La Ponto" en Tiu ĉi forumo?
http://esperanto-forum.org/index.php?topic=266.0

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Paperaj eldonoj en Esperanto. Kiom longe ?
« Respondo #2 je: 30 decembro 2012, 10:53:04 atm »
"verda vojo" afiĝis tion ĝi en la forumparto pri "Monato" kaj mi do suspektas, ke estas instigo, ke Monato apud sia papera eldono havu ankaŭ retan?

Nu, Monato estis la unua esperantlingva revuo, kiu proponis al la legantaro retan version jam en la jaro 2001. Ekde 2001 abonantoj povas ricevi ĉiujn tekstojn de Monato per retpoŝto. En 2003 aldoniĝis versio en PDF-formo kaj en 2008 speciala versio por poŝtelefonoj. Ekde 2011 ĝi estas ankaŭ akirebla en la dosierfomo ePub, kiel sola en Esperantujo. ĉiuj tekstoj el la papera publikaĵo estas ankaŭ konsulteblaj en Interreto.

Jen vi povas senpage konsulti kaj legi dekon da numeroj en la formoj PDF kaj ePub: http://www.ipernity.com/doc/flandra_esperanto-ligo/album/216535





*****

  • Gasto
Re: Paperaj eldonoj en Esperanto. Kiom longe ?
« Respondo #3 je: 31 decembro 2012, 15:57:55 ptm »
Dankon Paul, nun mi komprenas kial mi jam dum jaroj ricevas Monato pere de la reto :-)