+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Novjara renkontigxo en Bitburg

Ligitaj eventoj

  • Novjara renkontigxo en Bitburg: 27 decembro 2011 - 03 januaro 2012

Aŭtoro Fadeno: Novjara renkontigxo en Bitburg  (Legita 3735 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Sekretario F.E.L.

  • Gasto
Novjara renkontigxo en Bitburg
« je: 21 junio 2011, 15:56:44 ptm »
www.esperantoland.de

La deka NR ĉi-jarfine okazos en Bitburg, 30 km norde de Trier, Germanio.
Estos denove speciala aranĝo por junuloj kaj junaj plenkreskuloj:
"Komune festi la Novan Jaron"
Ni invitas vin partopreni en la deka NR, ĉi-foje en  Bitburg, urbo proksime al Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aŭajn kaj pli junajn.

Novjara Internacia Semajno (NIS)
Samtempe okazos la tria  Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasintaj NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj bone funkcias - venontfoje estos supozeble iom pli da specialaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. La domo havas tri etaĵojn kun dormĉambroj - ni antaŭvidas doni unu el ili al la NIS-partoprenantoj. (La du aliaj laŭplane dividiĝos inter familioj kun infanoj kaj pli kvietemaj unuopuloj kaj paroj.)

Internacia partoprenantaro
En la sep pasintaj "Novjaraj renkontiĝoj" (NR), lastfoje kun la "Novjara Internacia Semajno" (NIS), ĉeestis inter 120 kaj 194 partoprenantoj; ili aŭis inter du monatoj kaj okdeko da jaroj. Partoprenis kutime trideko da familioj kun ?. sesdek infanoj; krome ĉeestis kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en ?. dek kvin landoj - feliĉe tri kvaronoj venas el eksterlando kaj kreas bele internacian etoson. Al tiu kontribuas ankaŭ, ke por trideko de la infanoj kaj junuloj Esperanto estas denaska lingvo.

Programo


Libertempo kaj iom da kleriĝo
Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĉuos promenojn, ekskursojn kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncerto kaj denove prezenton de Christoph Frank ( Zauberbühne).

Prelegoj, diskutoj kaj kursoj
Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antaŭĝojas pri via programkontribuo! Estos aparta programo por etaj kaj grandaj infanoj, kiun gvidos Christoph Frank kun Betti Maul-Propadovic, Nicky Janssen kaj teamo de helpantoj.

La ĝeneralan temon ni ankoraŭ ne elektis. Kompreneble kiel kutime estos ankaŭ multaj ofertoj pri aliaj temoj.

Teatra prezento
Kutime Christoph Frank prezentas pupteatran vesperan programon - tion li planas ankaŭ por la venonta NR.

Koncertoj
En la pasintaj jaroj koncertis por ni interalie Xavier Rodon Morera de la muzika grupo  'Kaj Tiel PLu' el Katalunio,  Martin Wiese el Svedio,  Alejandro Cossavella el Argentino,  Kajto, Kim (ekzemple  "Ska-virino"),  ?omart kaj Nataĉa kun Karina (filmo pri la koncerto dum UK 2008 cxe  dailymotion),  Akordo kaj  JoMo/jOmO. Ankaŭ ĉi-jare ni kompreneble invitos muzikajn grupojn por koncerti ĉe ni.

Pliaj vesperoj
Krome estos interkona, luda kaj internacia vesperoj, muzikaj prezentoj de unuopaj partoprenantoj kaj - kompreneble - silvestra festo kun konvena bufedo kaj diskoteko.

Lerni Esperanton en EsperantoLando
ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28-a kaj 29a de decembro); progresantoj ĉuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo.

Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj apliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.) La kursojn ni listigos sube ĉe la "anoncitaj programeroj".

Infanoj preferas lerni ludante
 Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj. Ili povos partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno - ni konstatis, ke "lingvokurso" ne estas ŝatata dum la lernejaj ferioj. Krome ili komune ludos kaj praktikos la lingvon dum diversaj manlaboraj rondoj. Ni pro antaŭaj spertoj tre fidas, ke tiel ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.