+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Svitavy: muzeo kvinjara, klubo okdekjara

Ligitaj eventoj

  • Svitavy: muzeo kaj klubo festenas: 27 septembro 2013 - 29 septembro 2013

Aŭtoro Fadeno: Svitavy: muzeo kvinjara, klubo okdekjara  (Legita 2789 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Svitavy: muzeo kvinjara, klubo okdekjara
« je: 23 septembro 2013, 21:28:07 ptm »

Karaj amikoj,

ĉi-semajnfine okazos en Svitavy festeno okaze de la kvinjariĝo de Esperanto-muzeo kaj okdekjariĝo de la loka Esperanto-klubo http://www.esperanto.cz/eo/akce/jubilea-solena-o-584.html

Sciu, ke la muzeo povas ekzisti ne nur danke al kelkaj oferemaj esperantistoj, sed ankaŭ danke al la senpaga disponigo de belega salono flanke de la urbaj instancoj. Do estas grave, ke oni vidu, ke ne nur la urbo helpas al Esperanto (tion ne ĉiuj urbaj konsilantaroj komprenas pozitive), sed ankaŭ ke Esperanto-muzeo kaj la lokaj esperantistoj helpas al la urbo, precipe kiel efika inform-rimedo.

Tial mi tre petas vin, se vi pretas perdi iom da tempo, ke vi skribu (laĵeble sur la oficiala papero de via organizaĵo, sed ankaŭ eblas vianome private) ajnan gratul-leteron al la E-muzeo, jubilanta klubo kaj la urbo, pritakson de utileco de la Esperanto-muzeo, vekiĝo de via intereso pri la urbo, pri kies ekzisto vi antaĵe neniam aŭdis aŭ ne sciis, ke ĝi estas naskiĉurbo de konata savinto de multaj judoj Oskar Schindler, aŭ simile.

Bv. sendi tion laĵeble kiel aldonaĵon, kiun eblus bele presi kaj kun traduko prezenti al la urbo - sed ni danke ricevos ankaŭ modestan formon skribitan en la korpo de la retaĵo. ĉiukaze mi petas direkti tion al muzeagrupo@esperanto.cz

Pli da informoj en la suba dokumento.


Petro Chrdle, www.kava-pech.cz/esperanto