+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  KER (Komuna eŭropa Referenckadro) sesio en Antverpeno je 25 januaro 2014

Ligitaj eventoj

  • Antwerpen: KER-sesio: 25 januaro 2014

Aŭtoro Fadeno: KER (Komuna eŭropa Referenckadro) sesio en Antverpeno je 25 januaro 2014  (Legita 2750 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert

Kune kun la ekzamen-komisiono de UEA kaj la retejo www.edukado.net, La Verda Stelo en Antverpeno komencis organizi KER-sesion en Belgio.
La ekzameno okazos en Antverpeno, la 25an de januaro 2014 en la Esperanto domo Frankrijklei 140.
Eblos trapasi kaj kompleksajn kaj aparte skriban aŭ parolan sesion de ajna nivelo. Atentu tamen, ke ĉiu kandidato ene de unu sesio rajtas ekzameniĝi nur pri unu nivelo.
La aranĝo estas bonega okazo por tiuj, kiuj pasintjare trapasis aŭ planas trapasi en 2014 la skriban parton de la tutmonda ekzamentago, ĉar ĉi-foje estos surloka komisiono, kio ebligos ankaŭ parolajn sesiojn.
Pri aliaj detaloj kaj ligoj bv. legi plu en la koncerna anonco: http://www.edukado.net/novajhojĝid=387
Plenigu formularon je http://www.edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

Esperante renkonti vin en Antverpeno salutas vin, Katalin
« Lasta redakto: 10 oktobro 2013, 18:29:38 ptm de Roland Rotsaert »