+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Federico Gobbo prelegos dum malferma tago de UEA, 30 novembro 2013

Ligitaj eventoj

  • Rotterdam, UEA, Malferma Tago: 30 novembro 2013

Aŭtoro Fadeno: Federico Gobbo prelegos dum malferma tago de UEA, 30 novembro 2013  (Legita 2755 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
La 39-a Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la 30-an de novembro 2013, havos kiel la ĉefpreleganton Federico Gobbo, kiu sekvos Wim Jansen kiel profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universiatato de Amsterdamo.

Prof. Gobbo faros du prelegojn. Lia unua temo, Instrui interlingvistikon hodiaŭ: spertoj kaj konsideroj, rekte rilatos al lia estonta laboro ĉe la katedro en Amsterdamo kaj reflektos liajn spertojn en la Universitato de Torino. Li ankaŭ celas montri, kiel lingvoplanado, ĉefe pri minoritataj lingvoj, kaj planlingvoj estas konverŝaj temoj. Lia dua prelego, Lingvoj planitaj por fikcio: kion ni povas lerni?, temos pri la Klingona, Tolkien-aj lingvoj, Na'vi kaj la lastatempa Dothraki el socilingvistika vidpunkto, kun aparta atento al tio, kion esperantistoj povas lerni el ili.