Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Marc Cuffez je 15 majo 2011, 16:15:17 ptm
-
La 26an de novembro 2011 estos la sekvonta malferma tago de Centra Oficejo de UEA en Rotterdamo, Nieuwe Binnenweg 176. Estos prelegoj kaj aliaj aferoj de la 10a gxis la 17a horo. Cxiuj estas senpage bonvenaj.
Por 2012 la datoj estos 28an de aprilo (50 jaroj de Centra Oficejo de UEA en la nuntempa domo) kaj la 24an de novembro
Pli da informoj : www.uea.org
-
Prelegoj estos pri Tibor Sekelj kaj pri Vikipedio. (revuo Esperanto, nov. 2011, p. 235)
-
Bruselano Marek Blahus deziras kunveturi kun iu al R'damo. Alia bruselano, Guido Ricci (kiu mem ne iros al R'damo) serĉas personon kiu pretas kunporti pakaĵon rilate al skolta E-movado al Bruselo. Kontaktu marek@blahus.cz kaj/aŭ ulivo.diritto@gmail.com.