Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 13 septembro 2011, 16:07:30 ptm

Titolo: La Rendevuo de Stella - 12-13 novembro - Le Toucquet
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 13 septembro 2011, 16:07:30 ptm
Ekde 1989 la Nordfrancia Esperanto-Federacio ĉiujare organizis la eŭropan Rendevuon de Morbecque en la urbeto Morbecque, apud Hazebrouck (sude de Dunkerque).

Ekde 2010 la Rendevuo translokiĝas en la marbordan urbeton Stella-Plage, apud Le Touquet-Paris-Plage, kaj fariĝas la eŭropa Rendevuo de Stella ! Nova urbo, nova programo, nova plezuro !

La eŭropa Rendevuo de Stella bonvenigas ĉiujn, esperantistojn kaj neesperantistojn je ĉiuj aĵoj. La eŭropa Rendevuo ĉiujare akceptas centon da partoprenantoj, kaj estas ideala okazo por renkonti kaj konatiĝi kun esperantistoj el norda kaj tuta Francio, Britio, Belgio, Germanio, k.a.

Pli da detaloj je http://esperanto.nord.online.fr/eo/stella/index.htm. La nombro de partoprenantoj estas limigita!
Titolo: Re: La Rendevuo de Stella - 12-13 novembro - Le Toucquet
Afiŝo de: Sekretario F.E.L. je 24 septembro 2011, 21:16:50 ptm
Estos de la 12a gxis la 13a de novembro