+  Esperanto-forum
|-+  Pri la forumo / Betreft het forum
| |-+  Ideoj / Ideeën
| | |-+  Kiamaniere propagandi pri la Esperanto-forumo?

Aŭtoro Fadeno: Kiamaniere propagandi pri la Esperanto-forumo?  (Legita 11141 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

*****

  • Gasto
Kiamaniere propagandi pri la Esperanto-forumo?
« je: 06 oktobro 2012, 16:33:00 ptm »
Dum la lasta jarkunsido de FEL oni tuĝis la temon Esperanto-forumo. Roland insistis ke la homoj devas fari iom da peno por lerni uzi la forumon.
Kvankam mi protestis je tiu aserto, mi tamen komencis uzi la forumon kaj tamen la problemo estas; trovi la vojon en la multe tro da rubrikoj.
La manlibro por uzi la forumo estas evidente bona ideo kaj ege bone farita, sed la tuj sekvaj rubrikoj "Ideoj" kaj postsekvaj, forprenas laŭ mi al komencantoj kiuj unuan fojon vizitas la forumon jam la emo daŭrigi, elsarki kie troviĝas la informon kiu rilatas Esperanton, Esperanto movado, FEL kaj la lokaj kluboj.

ĉu la celo de la forumo estas; doni al la Esperantistoj eblon diskuti en libera forumo pri ĉiuj temoj kiuj riĝas Esperantio? ĉu eble la celo estas precipe informi la membroj pri kio okazas en Esperantio?
Mi perdis tro da tempo por iomete elturniĝi el la funkciado de la forumo, eble ĉar mi mem kreis siatempe forumon kiu estas simpla kun plej malmultaj eroj kiuj eblas. Tio ne estas kritiko al la persono kiu kreis ĉi tiun forumon, ĉar li faris gigantan laboron.

Mi klopodas helpi per printi la manlibron pri uzado de la forumo, poste mi petas kopiejo multobligi la libreton al eble 10 ekzempleroj, depende de mia riĉeco kaj meti ĝin en la salono de La Verda Stelo.
Mi esperas ke tiu paŝo kaj la atentigo al membroj pri ekzisto de tiu informilo helpas al la popularigo de la forumo. Iu persono diris dum FEL jarkunsido ke baldaŭ presitaj libroj malaperos. Mi pensas ke tio estas eraro de naiveco kaŭzita de sia juneco. Neniam la reto aŭ la komputilo transprenas la lokon de papera eldono. Do por propagandi elektronikan forumon, mi uzas paperan instigilon :-)

Albert1

  • Gasto
Re: Kiamaniere propagandi pri la Esperanto-forumo?
« Respondo #1 je: 06 oktobro 2012, 18:00:36 ptm »
---8<--- la problemo estas; trovi la vojon en la multe tro da rubrikoj.
La forumo nuntempe konsitas el 8 kategorioj en (laŭ mi) logika ordo:



Mia propono jam kelkfoje estis ke oni nur permesas eniron al la kategorio 'Flandra Esperanto-ligo' al gemembroj de FEL. Tiel jam estus unu kategorio malpli por la ĝeneralaj vizitantoj.
Mi ankaŭ jam kelkfoje proponis ke FEL decidus kiel ili volas ke la forumo aspektas, kiuj kategorioj, kiuj rubrikoj, kiu povas eniri kiujn rubrikojn k.t.p.
Tiu ĉiu forumo estas sufiĉe facila por ŝanĝi la enhavon, nur bedaŭrinde ne eblas fari apartan sinsekvon de la rubrikoj por ĉiuj individuojn.
Mi nur bezonas liston pri kiuj kategorioj, kiuj rubrikoj, kiuj enhavoj, kaj kiuj rajtoj la FEL-estraro volas kaj mi volonte helpos la administrantojn aŭ ,se ili volas, mem faris tion.
Mi certe proponas ke ne ĉiuj vizitantoj povas viziti rubrikojn en kiuj povas esti diskutoj pri organizado aŭ aliaj internaj problemoj.
 

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Kiamaniere propagandi pri la Esperanto-forumo?
« Respondo #2 je: 07 oktobro 2012, 08:59:55 atm »
La forumo havas multajn celojn (kaj verŝajne pro tio estas iom malfacile trovi sian vojon en ĝi), sed ĉenerale ĝi estu komunikilo por la membroj de FEL, pli rapida ol la dumonata Horizon.taal kaj pli facile uzebla ol la 'fermitaj' FEL-listoj. Laŭ mi ĝia ĉefa celo devus esti la rapida kaj fidinda diskonigo de novaĵoj (pri klubaj programoj, pri la movado ĉenerale...) tiel evitante la nunan proceduron ke pluraj personoj sendas la saman mesaĝon al multaj aliaj personoj. Esti diskutejo estas duaranga tasko.

Estas klare ke ĝis nun la forumo ne vere estas sukcesa. Estas malmultaj uzantoj kaj interesitoj. Pro tio por la prizorgantoj ankaŭ estas malfacile scii laŭ kiu direkto necesas adapti la forumon.

ĉu finfine mi konkludu ke la membroj de Flandra Esperanto-Ligo ne bezonas rapidan komunikilon? aŭ ĉu estas sufiĉe da aliaj komunikiloj (pri kiuj mi eble ne scias)?

Roland Rotsaert

Elsalutinta Valentinus

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 19
  • Sekso: Vira
Re: Kiamaniere propagandi pri la Esperanto-forumo?
« Respondo #3 je: 07 oktobro 2012, 10:13:48 atm »
***** skribas:
ĉu la celo de la forumo estas; doni al la Esperantistoj eblon diskuti en libera forumo pri ĉiuj temoj kiuj riĝas Esperantio? ĉu eble la celo estas precipe informi la membroj pri kio okazas en Esperantio?

Mi pensas anmbaŭ. Por la informoj ekzistas ankaŭ aliaj komunikiloj. Mi ne pensas la forumo estas la unua loko por vidi la fuurajn eventojn.
Por la diskutado, la problemo estas la malgranda nombro de partocipantoj. La subjektoj estas la samaj. Oni evtas tiklajn aferojn. Oni ripetas sin mem. La solvo estus pli granda nombro de partoprenantoj.

Sed denove la forumo en la nuna formo estas  agrabla, utila kaj profesia komunikilo. 

*****

  • Gasto
Re: Kiamaniere propagandi pri la Esperanto-forumo?
« Respondo #4 je: 07 oktobro 2012, 14:13:23 ptm »
Rilate la FEL Forumo
Mi ankaŭ pensas ke estus pli bona kiam oni nur permesas eniron al la kategorio ‘Flandra Esperanto-ligo’ al membroj de FEL. Nur, kiamaniere konvinki la estraron fari decidon???

La vico de rubrikoj: Nu mi rigardas al la datoj kiam homoj lastafoje uzas rubrikojn.
Estus evidenta ke plej supre estas FEL/VEB, sekvata de “Lokaj kluboj” kaj tiam “Kongresoj”.

Mi estas 22 jaroj membro de La Verda Stelo kaj aŭtomate sen eblo ne havi tiun ligitecon kun FEL kaj kiam oni faras ekzameno pri kio FEL realigas dum tiu tempo, mi povas nur diri “babili, neniam konkludi kaj neniam preni decidon” Tial interesas min kio okazas en aliaj kluboj, ĉar pluraj estas ege aktivaj.

FEL povas nur havi signifon, kiam la lokaj kluboj funkcias. Kiam lokaj kluboj povas entrepreni, agadi cerbumi kaj realigi. Kiel instigilo povus funkcii la Esperanto - Forumo. Mi vidas ke Paul metas informon rilate la programo de La Verda Stelo en la Forumo. Bona afero,
Kial ne denove inviti la prezidantojn kaj sekretariojn de ĉiuj klubo por ke ili metu ilian informon en la antaŭvidita loko? Eble mankas al ili tempo por trovi en subrubriko la lokon kie oni metas informon pri lokaj kluboj?
Homoj estas denaske pigruloj mi lernis en kurso pri merketado. Mi kredas tion! Ankaŭ homoj ne serĉas. Ekzistas informoj kiel longe homoj restas sur paŝo kaj forklakas post kelkaj sekundoj kiam ili ne trovas tuj kion ili volas scii aŭ trovi.
Eble ne estas malbona sed ĉio estas nur propono, ke sub novaj afiŝoj videblas 10 lastajn intervenojn.

La Verda Stelo informas pri la programo krom en ĝi tiu Esperanto - Forumo en Facebook en propra paŭaro <http://esperanto-antwerpen.weebly.com> kaj en Ipernity ĉe
<http://www.ipernity.com/home/221802>.
Tamen mi pensas ke plejmulto de anoj de La Verda Stelo atendas al Horizontaal por konsulti la programon?

Mi intervenas kun espero ke miaj ideoj povas helpi kaj certe ne por havi iun veron.  :) :)


Elsalutinta Robert

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 16
  • Sekso: Vira
Re: Kiamaniere propagandi pri la Esperanto-forumo?
« Respondo #5 je: 07 aŭgusto 2013, 15:25:25 ptm »
... kaj tamen la problemo estas; trovi la vojon en la multe tro da rubrikoj.

Tio povas esti prava. Mi iom serĉis konsilojn en la interreto, kiel kreskigi forumon. Unu ideo estis, ke unue oni ne havu tro da kategorioj ktp. Eble komence oni fakte bezonas nur unu kategorion. Kiam uzantoj skribas mesaĝojn fariĝas klare, kiel oni uzas la forumon kaj tiam oni povas krei novajn kategoriojn por ordigi ĉion (se tio necesas). Do temus pri natur-evolua laŭbezona kreado de rubrikoj kaj kategorioj, antaĵenigita de la uzantoj mem.

Tia metodo havas la avantaĵon, ke novaj uzantoj tuj vidus ĉiujn mesaĝojn en unu kategorio. La nombro da mesaĝoj certe aspektus pli impresa tiel (kompare kun la nuna stato, kie diversaj kategorioj enhavas nur kelke da mesaĝoj). Mi suspektas, ke plej multaj homoj ne emas skribi mesaĝon en rubriko/kategorio, kiu ĝis nun enhavas tre malmulte da afiŝoj. Ili timas, ke neniu rimarkos la mesaĝon, ke la publiko estas tro malmultnombra.

ĉe la forumo de Lernu, mi ofte aŭdas de uzantoj, ke oni  skribas pli da mesaĝoj en la angla ol en Esperanto. Tio estas tute malĵusta aserto. Fakte la nombro da mesaĝoj en Esperanto estas pli ol duoble pli granda ol la nombro da mesaĝoj en la angla. Do, kial homoj povas tiel miskonkludi?! Nu, estas ĉar ĉiuj anglalingvaj mesaĝoj aperas nur en unu rubriko, do la nombro da mesaĝoj por tiu rubriko estas tre granda. Kompare kun tio, la Esperantlingvaj mesaĝoj aperas en 8 diversaj rubrikoj. Multaj ne emas kalkuli la suman kvanton de tiuj 8 Esperantlingvaj rubrikoj, do ili tuj miskonkludas, ke anglalingvaj mesaĝoj estas pli multnombraj ! Sonas tre strange, sed vere estas tiel.

Multo dependas de la tuja impreso, la aspekto de aktiveco ktp...

Elsalutinta Robert

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 16
  • Sekso: Vira
Re: Kiamaniere propagandi pri la Esperanto-forumo?
« Respondo #6 je: 07 aŭgusto 2013, 16:45:00 ptm »
En la testforumo mi nun provas malpligrandigi la nombron da kategorioj / rubrikoj, kiel eksperimento. Mi rimarkis, ke nun estas diversaj rubrikoj, kiuj temas pri novaĵoj / anoncoj, kaj mi pensas ke eblas kunfandi ilin.

Diversaj rubrikoj estas nun uzataj kiel fiksitaj retpaĝoj anstataŭ kiel parto de forumo. Ekzemple, jena rubriko: Interessante webpaginas

- tiu rubriko povus esti unu sola fadeno, kaj ĝia komencinto povus ĝisdatigi la unuan afiŝon por listigi la interesajn retejojn. En la nuna stato, aspektas tre strange, ke ekzistas tuta rubriko, kiu enhavas tre malmulte da respondoj.