+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Ideoj por antaŭ­enigi Esperanton / Ideeën ter bevordering van Esperanto (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Kabe (ps. de Kazimierz Bein)

Aŭtoro Fadeno: Kabe (ps. de Kazimierz Bein)  (Legita 9859 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Kabe (ps. de Kazimierz Bein)
« je: 05 junio 2009, 14:23:30 ptm »
En la komenco de la 20a jarcento Kabe dum kelkaj jaroj estis eminenta esperantisto, sed en iu momento li subite kaj komplete forlasis la movadon. Pro tio ekestis la verbo 'kabei'. Indas legi la intervjuon kun li kiun aperigis la revuo Literatura Mondo en 1931 kaj kiun enretigis La Ondo de Esperanto: http://www.esperanto.org/Ondo/H-kabe.htm. Multaj problemoj el la komenco de la movado daure aktualas.
Estas Vikipedio-artikoloj pri Kabe en pluraj lingvoj, ekz. http://eo.wikipedia.org/wiki/Kazimierz_Bein. (Dankon al la revuo 'aktuala' de la Esperantista Brusela Grupo pro la atentigo.)
« Lasta redakto: 08 junio 2009, 10:19:06 atm de Lodchjo »

Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Re: Kabe (ps. de Kazimierz Bein)
« Respondo #1 je: 28 septembro 2009, 11:42:00 atm »
Mi pensas ke mi malkovris la kialon de la kabeiĝo de Kabe.... Preskaŭ certe li estis treege kolera ke lia rimarko pri la (laŭ li) netaŭgeco de la vorto/radiko gargar'i por la signifo kiun Zamenhof donis al ĝi (ankaŭ esprimebla per tralavi - spoelen en la nederlanda): gargari tolaĵon. Li skribis pri tio: eĉ en arta lingvo la arbitreco devas havi limojn, kaj ni forgesu neniam, ke la principo de l'internacieco devas superi ĉiujn aliajn. Ankaŭ mi ne tro ŝatis la vorton en tiu signifo.... Kjoko, ĉu vi jam gargaris la terpomojn? .... sed, aliflanke, kaj tre strange, ŝajnas ke en la pola tre parenca vorto ĵuste tamen ankaŭ havas tiun signifon! ĉu eblas ke serioza, inteligenta homo, kia Kabe verŝajne tamen estis, povus tiel reagi. Jes! Jes! Jes! Cetere estas konate ke Kabe certe ne estis "facila" homo!

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: Kabe (ps. de Kazimierz Bein)
« Respondo #2 je: 28 septembro 2009, 20:51:06 ptm »
Wow (eh, ?o?) tre interesa rakonto. ĉu vi havas fontindikojn pri tio? ĉu do lavmaŭino unue gargaras kaj poste vringas la lavataĵojn?

Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Re: Kabe (ps. de Kazimierz Bein)
« Respondo #3 je: 29 septembro 2009, 14:25:17 ptm »
En la tri plej lastaj eldonoj de la Fundamento estas trovebla tiu teksto de Kabe, kaj se oni iom pripensas, kaj bone rigardas datojn, igxis tre versxajna mia supozo.