Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Kursoj / Cursussen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 17 septembro 2015, 07:36:06 atm

Titolo: Publikaj prelegoj per skajpo okaze de la Tago de Lingvoj
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 17 septembro 2015, 07:36:06 atm

Okaze de la eŭropa Tago de Lingvoj la portalo 'edukado.net' organizas skajpajn prelegojn la 26-an de septembro, sabaton kaj la 28-an, lundon. Per la konferenca funkcio de Skajpo ni ligas la diversajn prelegantojn kun la aŭskultantoj. Estas ?. 10 personoj (aŭ ligoj) kiuj povas sekvi la programon. Necesas, ke la partoprenantoj havu skajpo-konton, bonan retkonekton kaj mikrofonon. Havi kameraon gravas nur por la prelegantoj.

ĝis nun ni havas sep programojn. Ili rilatas al la sekvaj lingvoj: itala, franca,ĉina, vjetnama, islanda, la usona signolingvo kaj la okcitana. Prelegos (laŭ la vico de la lingvoj): Renato Corsetti, Sylvain Lelarge, Xueqin SHI (Neĉeta), Nguyen Xuan Thu, Nicola Ruggiero, Lee Miller kaj Christophe Chazarein. Du pliaj kursoj estas sub preparo.

La detalan horaron vi povas vidi sur la paŝo 'skajpaj prelegoj', http://edukado.net/ludoj/europatagodelingvoj. Se vi interesiĝas partopreni iun kurseton, bonvolu anonci vin en la 'forumo' - de la portalo edukado.net

Tiuj programoj estas oficiale registritaj en la paŭaro la eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj, organizanto de la kampanjo kaj filio de la Konsilio de Eŭropo.

laŭ http://edukado.net/novajhojĝid=570 - Ret-Info


__________________________________________________________________________________________