+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  novaj diskoj de Kajto kaj Amindaj!

Aŭtoro Fadeno: novaj diskoj de Kajto kaj Amindaj!  (Legita 4247 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Pilgrimo

  • Estrarano
  • Progresinto
  • ***
  • Afiŝoj: 55
novaj diskoj de Kajto kaj Amindaj!
« je: 16 novembro 2011, 15:09:58 ptm »
Novaj diskoj aperis ĉe Vinilkosmo:

"Duope " KAJTO


Jen la sesa albumo de Kajto en esperanto, unue prezentita en la UK en Kopenhago en julio 2011.

Nun, Kajto ekzistas tra la duopo Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer, kiuj kune faris ĉi tiun albumon, denove montrante kvalitan laboron, kiel ili ĉiam faris.

Tiu ĉi albumo proponas 14 novajn titolojn en esperanto kun variaj ritmoj kaj etosoj laŭ la pop-folk-stilo kiu estas ilia. De la poezia `Surbordigitaj' al la ribela `Ne permesas Panjo', aŭ de la amkanto `Mi estas Rozo' ĝis la abundeca `Rave kun vi', jen riĉaj melodioj kaj belaj tekstoj, modestaj kaj gajaj, melankoliaj kaj humuraj.

Por akompani siajn kantojn, Nanne kaj Ankie uzas diversajn muzikilojn kiaj gitaro, mandolino, koncertino, kontrabaso, akordiono, banĵo, kaj zimbalono.

Jen nova perlo en la kolĉeno de la Kajto-albumoj, nepre aldonenda al via kolekto!


" Amindaj " AMINDAJ



ĝi tiu unua albumo de la grupo Amindaj, fondita en aŭgusto 2009 de Graciela Morgado Rodríguez, prezidanto de la Urba Klubo de Esperanto en Contramaestre, estas ankaŭ la unua veninta de Kubo!

La grupo konsistas el junaj amatoroj kaj art-intruistoj engaŭitaj en la esperanto-movado, kiuj jam prezentiĝis sur diversaj scenejoj en Kubo, aparte dum la 95a UK kaj de la 66a IJK en julio 2010 en Havano.

La ok titoloj de ĝi tiu albumo, ĉiuj en esperanto kompreneble, estis elektitaj inter dudeko, plej multaj komponitaj de Julián Hernández Angulo en la varma kuba tradicio, kun violono, gitaro, kontrabaso, marakoj, kubaj skrapiloj guajo kaj guiro, kongoj, bongo, sonorilo, treso ..

Estas tamen kelkaj malnovaj kantoj, tradukitaj kaj adaptitaj de Maritza Gutiérrez, kiel la internacie konataj `Chan Chan' de Francisco Repilado (Compay Segundo), la `Son de la Loma' de Miguel Matamoros, kaj eĉ versio - laŭ kuba maniero - de `La Bambo'.

Amindaj en KD aŭ en koncerto kun du dancistinoj, Adita kaj Gricel, estas ne nur muzika grupo, sed ankaŭ kultura projekto vere malkovrinda, se vi ne jam konas.




Eblas mendi tiujn novajn muzikaĵojn ĉe FEL:
http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi