Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Ideoj por antaŭ­enigi Esperanton / Ideeën ter bevordering van Esperanto => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 06 januaro 2023, 10:29:36 atm

Titolo: Kiom da personoj bezonatas por bone funkcianta grupo?
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 06 januaro 2023, 10:29:36 atm

Opinio de Georg Hennemann (el Informilo de Esperanto Societo Frankfurto, januaro 2023)

Kiom da personoj bezonatas por estigi bone funkciantan grupon? Tiu demando ne facile respondeblas, sed ekzistas teorioj ke bona teamo konsistas el 7+/- 2 homoj. Unuoj de 7 ankaŭ troveblas denove kaj denove en aliaj kuntekstoj. Ne estas hazardo, ke ĉi tiu nombro respondas al la memorkapablo de la homa cerbo.
Ni memoras 7 +/- 2 aferojn — ĉu ili estas telefonnumeroj aŭ datumoj. Psikologie, ĉi tiuj estas "pecoj", unuoj en mallongdaŭra memoro. Tial la psikologo George Miller nomis ĉi tiujn la "magiaj sep". La nombro ankaŭ nomiĝas numero de Miller. En la militistaro estas ofte unuoj de ok (7+1) - kun komandanto (8+1).
Ekzemple en mia entrepreno oni nun grupigas homojn laŭ principo de fleksebla organizo en malgrandaj projektoteamoj, triboj kaj kapituloj, kiuj estas esencaj strukturaj elementoj de la fleksebla organizo:
Tribo = grupo de pluraj teamoj kun konsekvenca respondeco por komuna celo
Teamo = provizora asocio de dungitoj kun konsekvenca respondeco por iu celo (angle: “Squad”)
Kapitulo = algrupigo de dungitoj laŭ kapabloj. La dungitoj estas ordigitaj en kapituloj (angle: “chapter“)
La flekseba organizo estas pluevoluo de la ‘klasika’ organizado laŭ linio, kie disciplinara kaj faka
gvidado estis nur en unu mano. La organizo laŭ projektoj estas hibrida formo de organizo kie homoj
parte laboris en sia regula tereno, kaj parttempe por projektoj kun templimo. Do oni povas distingi inter tiuj tri organizoformoj:
Linia organizo: Linia organizo estas strukturita hierarkie kaj linie, tiel ke ĉiu dungito ricevas
instrukciojn de klare difinita superulo.
Projektorganizo: La projekta organizo supermetas la ekzistantan linioorganizon praktike kaj provizore. La instrukcirilatoj respondas al la linioorganizo.
Fleksebla organizo: En la fleksebla organizo, la antaŭa linia organizo estas dissolvita kaj nova organiza unuo estos kreita. Estas apartigo inter disciplina kaj teknika / faka aŭtoritato doni instrukciojn.
La esperantaj asocioj kaj principe UEA estas strukturitaj laŭ klasika linia organizo en naciaj organizoj, komitato, estraro, oficejo de UEU, ĝenerala direktoro ktp. Oni povas demandi sin ĉu tiu fiksa organizformo ankoraŭ tauĝas por veki intereson kunlabori inter la esperantistaro kaj kiel ĝi povus esti pluevoluigita. Sama demando validas por aliaj asocioj kun strikte linia organizformo.
Rigardante nun al nia klubo mi ja povus imagi kvar fakajn teamojn, nome redakto-teamo , biblioteka teamo, grupliga teamo kaj internacia teamo, ĉiuj kun la sekvaj taskoj:
Redakta teamo: eldono de la Esperanto-Informilo, flego de la kluba retpaĝo, publikaj anoncoj, gazetara laboro
Biblioteka teamo: vartado de nia biblioteko, katalogizado de libroj, pruntedono de libroj kaj abonitaj gazetoj, kunlaboro kun aliaj bibliotekoj,
Grupliga teamo: por grupligaj celoj ĝi planas lokajn eventojn kaj ekskursojn, aŭ partoprenon al lokaj eventoj kiel interkultura semajno aŭ niaj jubileaj festoj, ofertas lokajn lingvokursojn aŭ lingvo rondojn, varbas novan membrojn,
Internacia teamo: planas grupvojaĝojn, flegas kontakton kun Eo-organizoj kaj esperantistoj de partneraj urboj. invitas gastprelegantojn, ktp.
Ĉiu teamo agu memstare en siaj decidoj, planoj kaj realigadoj - kaj respondecas nur al la
membrokunsido. Post kiam la teamoj el voluntuloj estos formiĝintaj kaj eklaboros, tiam estos realigita tiu strukturo de fleksebla organizo. Sekve de tio, la estraro estos liberigita de multaj temporabaj gravaj taskoj, pri kiuj do zorgos en daŭra kaj klarvidebla maniero la fakaj teamoj.