+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Monato (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  propono pri kunlaboro

Aŭtoro Fadeno: propono pri kunlaboro  (Legita 9401 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta ivo

  • Membro
  • Kunlaboranto
  • *
  • Afiŝoj: 235
propono pri kunlaboro
« je: 30 junio 2009, 23:53:14 ptm »
Kara Paul,

Nuntempe, kiam miaj konkretaj kontakteblecoj estas limigitaj,  mi regule rigardas elektronikajn novaŭbultenojn de Knack, VRT aŭ de iu el niaj gazetoj. Mi povus de tempo al tempo traduki tian novaĵon se ĝi ŝajnas interesa por la internacia publiko de Monato. Tio povus kontribui al ĝia enhava diverseco. Fakte ne temus pri netaj tradukoj sed pri adaptoj: en tiu kazo ne necesas ekzakta traduko sed redono de la enhavo en flua Esperanto; krome mi preterlasus partojn, kiuj gravas por la lokuloj sed ne konvenus por la Monato-legantoj aŭ mi resumus iujn paragrafojn kun tro da detaloj. Eble mia propono instigas aliajn personojn, kiuj legas en Forumo kaj tiel la redakcio disponus pri granda varia da novaĵoj el kiu eblas kribri la plej interesajn por la monata kajero.
Restas pluraj konkretaj demandoj.
Supozeble ne estus saĵe kopii bildojn el la koncernaj retpaĝoj. ĉu oni atendas ke ni esploru pri bildmaterialo aŭ ĉu ni lasu tion al la enpaŭigisto (Julia).
Mi povus kolekti materialon pri plej variaj temoj. ĉu sendi tion ĉiufoje al la koncerna redaktoro, ĉu pli bone sendi tion al la redakcia sekretario, kiu povus uzi ilin por ŝtopi spacon inter la grandaj artikoloj.
Se efektive oni trovus pli da kandidatoj/volontuloj, kiuj pretas rapide traduki novaŭbultenon, oni povus pensi pri jena allogaĵo por elektronikaj abonantoj. Oni povus dissendi aktualaĵojn en simpla, neenpaŭita formo plurfoje en monato, kiuj poste ne aperos en la papera versio aŭ nur multe poste. Sed por garantii la kvaliton de Monato, necesus almenaŭ kontrolleganto de ĉiu “tradukaĵo” antaŭ ol dissendi ĝin al la abonantoj. Tio do denove havigas laboron. Kaj ne imageblas doni plian laboron al la redakcia sekretario. Eble, espereble, la ĉefredaktoro, kiu evidente ankoraŭ zorge sekvas la aktualaĵojn, pretus fari tion. Post certa tempo, Maul aŭ/kaj Paul eĉ povus instrukcii al fidinda kunlaboranto por fari la necesajn paŝojn por senpere dissendi la novaĵojn.
Alia tikla problemo estas (mem)cenzuro. ĉu ekzemple niaj artikoloj pri la balotoj en Irano povus embarasi la tieajn legantojn. Kiu decidos kion dissendi? Kiu eventuale elsarkos el la adresaro iujn adresojn? 

Jen eble komplika letero por simpla propono: cxu sendi adaptitan tradukon el niaj komunikiloj povus servi kiel kontribuo al Monato? ĉu alia(j) persono(j) krom mi pretus volontule ankaŭ fari tion?

Amike,

Ivo


Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: propono pri kunlaboro
« Respondo #1 je: 01 julio 2009, 10:17:26 atm »
Nuntempe, kiam miaj konkretaj kontakteblecoj estas limigitaj,  mi regule rigardas elektronikajn novaŭbultenojn de Knack, VRT aŭ de iu el niaj gazetoj. Mi povus de tempo al tempo traduki tian novaĵon se ĝi ŝajnas interesa por la internacia publiko de Monato.

Tio efektive estus tre bona iniciato! En la lastaj jaroj mi estis la sola, kiu de tempo al tempo iom verkis pri nia regiono. Estus bone, ke troveblus aliaj autornomoj en Monato. Krome tio povus iom rompi la nelogikan fakton, ke ekzemple pri Litovio kaj Kosovo aperas multege en Monato, dum pri Belgio apenaŭ io ...

Citaĵo
Fakte ne temus pri netaj tradukoj sed pri adaptoj: en tiu kazo ne necesas ekzakta traduko sed redono de la enhavo en flua Esperanto; krome mi preterlasus partojn, kiuj gravas por la lokuloj sed ne konvenus por la Monato-legantoj aŭ mi resumus iujn paragrafojn kun tro da detaloj.

Mi ne povus pli bone esprimi la esencon de verkado por Monato! Jes, tiel estu.

Citaĵo
Supozeble ne estus saĵe kopii bildojn el la koncernaj retpaĝoj.

Efektive. Monato povus ricevi problemojn, se tio okazus. Oni rajtas uzi foton nur, se la fotinto eksplicite tion permesas, ekzemple per la aldono de unu el la permesiloj de Creative Commons. serĉi la taŭgajn fotojn do ne ĉiam estas facile. Se la aŭtoro ne trovas, tiam efektive mi aŭ Julia provas trovi.

Citaĵo
ĉu sendi tion ĉiufoje al la koncerna redaktoro, ĉu pli bone sendi tion al la redakcia sekretario, kiu povus uzi ilin por ŝtopi spacon inter la grandaj artikoloj.

Ne, ĉiam al la koncerna redaktoro. eĉ la materialo por ŝtopi spacon estas redaktata.

Citaĵo
Se efektive oni trovus pli da kandidatoj/volontuloj, kiuj pretas rapide traduki novaŭbultenon, oni povus pensi pri jena allogaĵo por elektronikaj abonantoj. Oni povus dissendi aktualaĵojn en simpla, neenpaŭita formo plurfoje en monato, kiuj poste ne aperos en la papera versio aŭ nur multe poste.

Tiu servo jam ekzistas. Abonantoj de la papera versio de Monato povas aboni la novaŭbultenon senpage. Por aliaj ĝi kostas 29,40 € jare. Aperas mezume 20-30 artikoloj monate.

Citaĵo
Jen eble komplika letero por simpla propono: cxu sendi adaptitan tradukon el niaj komunikiloj povus servi kiel kontribuo al Monato? ĉu alia(j) persono(j) krom mi pretus volontule ankaŭ fari tion?

Okaze de dubo, ĉu ekverki ion, vi povas kompreneble mallonge skribi al mi aŭ al la koncerna redaktoro (la adresoj estas facile parkereblaj: prenu la nomon de la rubriko, ekzemple politiko, kaj aldonu al ĝi la finaĵon @monato.net). Gravas ĉiam la demando - jam aludita de vi mem - ĉu la temo estas interesa por internacia publiko. Laste mi verkis pri la rekonfostoj, kiuj ne nur estas videblaj sur flandraj strandoj, sed baldaŭ estos ankaŭ en Cannes (vidu http://www.esperanto.be/fel/publika/009835p.php). Tio estas io tipa de ĉe ni, kaj laŭ mi interesa por ĉiu. Mi ne verkis pri la forpaso de Yasmine. ĝi ja estis tre populara kaj ŝatata ĉe ni, sed por eksterlanda publiko ĝi certe estus nur unu el la multnombraj kantistinoj kaj prezentantinoj ...

Mi esperas baldaŭ vidi pli da tekstoj "de ĉe ni" en Monato!