+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  26 septembro: eŭropa Lingva Tago - lanĉo de lingvo.info

Ligitaj eventoj

  • Eŭropa Lingva Tago: 26 septembro 2014

Aŭtoro Fadeno: 26 septembro: eŭropa Lingva Tago - lanĉo de lingvo.info  (Legita 2959 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
26 septembro: eŭropa Lingva Tago - lanĉo de lingvo.info
« je: 23 septembro 2014, 20:59:13 ptm »
Kiel vi scias, la 26-a de septembro estas eŭropa Lingva Tago. EEU kunordigas grandan projekton pri ellaboro de platformo pri lingvoj lingvo.info en multaj lingvoj kaj pri multaj lingvoj, kiu nun jam kiel beta-versio estas alirebla por publiko. Estas bonega okazo informi la publikajn mediojn unu aŭ du tagojn antaŭ la Lingva Tago pri starto de tiu paŭaro, tre specifa. Kaj ĝi povas esti bonega reklamo por Esperanto ĉar la eŭropa E-Unio kunordigas la projekton kaj en la projekto Esperanto estas inter dudeko da lingvoj en kiuj eblas ricevi ĉiujn informojn kaj ankaŭ inter lingvoj pri kiuj eblas ricevi informojn. Krome unu el la temoj en lingvistika sekcio Babilono estas ankaŭ interlingvistiko.
Mi invitas ĉiujn (aparte tiujn kiuj povas mem fari tion nome de siaj landaj asocioj aŭ lokaj kluboj aŭ povas urĉe informi la landajn asociojn pri tio), la alkroĝitan oficialan informon por la ĵurnalistoj traduki al sia lingvo kaj sendi al diversaj publikaj medioj (televidoj, radioj, revuoj, ĵurnaloj...). Temas pri oficiala gazetara komuniko kiun ankaŭ uzos ĉiuj projektpartneroj. Pro tio por kelkaj lingvoj ni jam havas nacilingvajn tradukojn (aŭ havos ĝis morgaŭ), do se vi bezonus iun inter tiuj tradukoj ni volonte disponigos ĝin al vi. Kontaktu pri tio admin@lingvo.info. Temas pri la angla, dana, franca, germana, kroata, litova, pola, slovaka, slovena.
Konsciu ke temas pri ankoraŭ ne plene finita paŭaro pri kiu ni daŭre ĉiutage laboras, sed kiu nun jam kiel beta-versio estas alirebla por la publiko  ĉe http://lingvo.info/eo .

Se vi sukcesos ĵustatempe dissendi la informon kaj ekscii ke oni aperigis ion pri tio, mi petas sendu poste la informon pri tio al mi (ankaŭ kaze ke vi dissendis sed ne scias ĉu io estis aperigita poste).
Amike
Zlatko Tišljar