+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Prezentado de cifereciga projekto dum Hispana E-Kongreso

Ligitaj eventoj

  • Prezentado de cifereciga projekto dum Hispana Kongreso de Es: 01 julio 2011

Aŭtoro Fadeno: Prezentado de cifereciga projekto dum Hispana E-Kongreso  (Legita 3876 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Prezentado de cifereciga projekto dum Hispana E-Kongreso
« je: 26 junio 2011, 12:31:23 ptm »
Ne nur Vieno kaj Kortrijk okupiĝas pri ciferecigo (aŭ bitigo - kio estas preferindaŭ) de E-libro kaj revuoj. Ankaŭ la biblioteko "Juan Régulo Pérez" de Hispana Esperanto-Federacio lanĉis projekton.
 
La "Projekto Bitoteko" estos prezentata oficiale la 1an de julio dum la Hispana Esperanto-Kongreso inter la 17a kaj la 18a horo (madrida, centreŭropa tempo). Eblos spekti, kiel granda parto de la kongreso, kaj se teĥnikaj malhelpoj tion ne baras, pere de samtempa rekta videoelsendo en la adreso:
http://www.livestream.com/70ahispanakongresodeesperanto
Vi eĉ povos demandi pere de babilejo, Fejsbuko aŭ Tĝitero.
 
(laŭ informo de Tonjo del Barrio, http://www.delbarrio.eu)

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Prezentado de Bitoteko (cifereciga projekto) dum Hispana E-Kongreso
« Respondo #1 je: 01 julio 2011, 20:48:09 ptm »
Kiu maltrafis la rektan elsendon ankoraŭ povas rigardi la prezenton je la sama adreso, rigardu 'Bitoteko de HEF'. La registrado ne estas perfekta, sed tamen eblas bone sekvi la klarigojn. Retajn informojn aŭ URL de Bitoteko mi ne sukcesis trovi.
ŝajnas esti bona, profesie ellaborita projekto (surbaze de la programo DSpace - http://en.wikipedia.org/wiki/DSpace - ĝis nun nekonata mi mi), sed bedaŭrinde denove mankas informinterŝanĝoj inter bibliotekoj. Mi nur hazarde eksciis pri la ekzisto kaj la prezento dum la Hispana E-Kongreso. Nenie ekzistas superrigardo de tiaj projektoj kaj pro la malsamaj strukturoj ankaŭ ne eblas facile eltrovi kiuj revuoj estas bitigitaj kaj kiuj ne.