+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Familia vivo (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Forpasis Marcel Delforge

Aŭtoro Fadeno: Forpasis Marcel Delforge  (Legita 4857 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Forpasis Marcel Delforge
« je: 07 oktobro 2018, 07:26:47 atm »
Kun malĝojo, ni informas vin pri la forpaso de Marcel Delforge, la 6-an de oktobro je la 2-a matene en la malsanulejo de Loverval, Belgio. Li estis 87jara.

Marcel estis ege aktiva en la Esperanto-movado: en sia klubo de Charleroi, en la belga movado kaj ĉe UEA. Li ankoraŭ partoprenis la ĝeneralan asembleon de la valona asocio ĉi 22an de septembron.

Marcel ripozas en la funebrejo « Crispin », Avenue Paul Pastur 348, 6032 Mont-sur-Marchienne.

Oni tie povos omaĝi al li de dimanĉo ĝis ĵaŭdo de la 17a ĝis la 19a horo.

La forporto de la korpo okazos en la funebrejo inter la 12a kaj 13a horo kaj la enterigo ĉe la tombejo de Mont-sur-Marchienne, Rue du Cimetière, je la 13a30.

Ne estos religia ceremonio.

Valère Doumont kaj Mireile Marnette


Vidu ankaŭ je:
- https://www.maisoncrispin.be/pages/defunts/defunts.html
- https://eo.wikipedia.org/wiki/Marcel_Delforge


« Lasta redakto: 07 oktobro 2018, 19:25:01 ptm de Roland Rotsaert »