Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Klaas Dijkstra je 07 aprilo 2019, 16:24:29 ptm

Titolo: Georgo/Dominika Handzlik koncertas +MANĜEBLECO
Afiŝo de: Klaas Dijkstra je 07 aprilo 2019, 16:24:29 ptm
"SURPRIZA KONCERTO DE PATRO KAJ FILINO"

Patro kaj filino.
Li, multjara esperantisto, kantisto, aktoro, aŭtoro de multaj kantoj pri la movado.
Ŝi, profesia muzikistino, ĵus finas Akademion de Aktoraj Artoj en Krakovo kaj jam gajnis premiojn en tutpollandaj kantofestivaloj.

Dum la lisboa UK ili ambaŭfurore prezentis kantojn de la Bardo sen Barbo en novaj kaj malnovaj versioj. La lirikaj kaj kabaredaj kantoj de Georgo Handzlik estas „kantoj kun teksto”, ĉiu kanto rakontas pri nia verda komunumo, li kapablas priskribi en siaj kantoj etoson de esperantaj renkontiĝoj kaj samtempe moki niajn troajn mempritaksojn. Venu, vi certe ne enuos.

Antaŭe estos komuna manĝo en la klubejo je la 18.30. Nepras anonci vian partoprenon ĝis ĵaŭdo 23an de majo je 12.00 (financoj@fel.esperanto.be aŭ  03 / 234 34 00): poste ne plu eblos mendi.

====================================
Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen
Pordo kaj bufedo malfermitaj je 19:30. Programo ekde 20:00.