Esperanto-forum
Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 20 septembro 2018, 19:42:33 ptm
-
La 18-an de Septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis sian 250-milan artikolon.
La Esperanta Vikipedio tenas la 32-an pozicion inter Vikipedioj laŭ
nombro de artikoloj. Proksimaj estas la eŭska (45 mil pli), la bulgara
(5 mil malpli) kaj rapide proksimiĝas la armena. Sed kvanto de
artikoloj ne estas ĉio -- gravas ankaŭ kvalito de ili. Konsiderante
kvaliton de la 1 000 plej gravaj artikoloj, la Esperanta Vikipedio
estas en tre bela 16-a loko.
Legu la gazetaron komunikon je
https://uea.org/aktuale/komunikoj/2018/Vikipedio-en-Esperanto-atingas-sian-250-milan-artikolon