Esperanto-forum
Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Volontula agado / Vrijwilligerswerk => Fadeno komencita de: PaulP je 03 novembro 2018, 17:34:35 ptm
-
Paŭl Peeraerts: Miaj taskoj estas ĉefe:
- Monato: mi estas ĝia sekretario, tio signifas, ke mi respondas ĉiujn leterojn, traktas la fluon de la manuskriptoj, gvidas la diversajn redaktorojn kaj kunlaborantojn; mi lingve revizias la tekstojn kaj havigas ĉion al la grafikisto por enpaĝigo.
- Butiko: mi enkomputiligas ĉiujn artiklojn, kiuj estas vendataj de FEL.
- Retejoj: mi zorgas pri la enhavo de la retejoj www.monato.net (http://www.monato.net), www.retbutiko.net (http://www.retbutiko.net) kaj www.esperanto.be (http://www.esperanto.be).
- Retlistoj kaj retadresoj: mi teknike zorgas pri la diversaj retlistoj de FEL (listo estraro, listo nova (pri novaj eldonaĵoj), Monato-listo ktp) kaj pri la retadresoj en la regionoj monato.net, retbutiko.net kaj esperanto.be
- Eldona agado: mi ankoraŭ iom konsilas pri la eldona agado de FEL, kiun ĉi-jare transprenis Lode van de Velde kaj mi respondecas pri la bitlibroj de FEL (ePub, PDF, Mobipocket).
- Forumo: mi iom helpas pri la funkciado de tiu ĉi forumo
-
Mi por la unua fojo vidis, kaj ne tute komprenis, tiun ĉi forumon.
-
Mi por la unua fojo vidis, kaj ne tute komprenis, tiun ĉi forumon.
Kara Petro,
vi jam skribis en tiu ĉi forumo antaŭ 10 jaroj, vidu ekzemple tie:
https://esperanto-forum.org/index.php?topic=168.msg431#msg431
Vi eble forgesis pri ĝia ekzisto. Tio estas tute normala. Ni estas tiel superŝutitaj de forumoj, sociaj retejoj, retmesaĝoj ... kaj riskas perdi la superrigardon.
-
Mi dubas ke mi sukcesis respondi al vi.
Vere mi TUTE forgesis pri ĝi.
Telefone ĝi ankaŭ ne estas facile/komforte uzebla.
P
-
Telefone ĝi ankaŭ ne estas facile/komforte uzebla.
Tute prave. La forumo estis kreita antaŭ deko da jaroj, en tempo kiam la tiel nomataj „lertaj” telefonoj tute ne estis lertaj, sed nur telefonoj.
P.