Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: PaulP je 20 februaro 2022, 13:37:43 ptm

Titolo: Biblioteko de FEL denove konsultebla
Afiŝo de: PaulP je 20 februaro 2022, 13:37:43 ptm
Post la translokiĝo de la sidejo de Flandra Esperanto-Ligo al nova ejo, ni devis forpreni la katalogon el la reto, ĉar la libroj kaj revuoj ĉiuokaze ne estis konsulteblaj. Nun, post longa laborado ĉio denove estas ordigita.

La katalogon vi trovas ekde nun denove en https://www.esperanto.be/fel/bib/. Se vi deziras fizike enrigardi la verkojn, bv. interkonsenti kun la deĵorantino de FEL, Nataŝa Cḩumak, admin@fel.esperanto.be aŭ tlf. 03 234 34 00.

Pli ampleksajn katalogojn vi trovos

- en la retejo de Internacia Esperanto-Arkivo (iespa.eu): verkoj konsulteblaj post interkonsento kun Marc Vanden Bempt (marc.vanden.bempt@telenet.be)
- en la retejo de Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience (detaloj en  https://www.esperanto.be/fel/bib/)
Titolo: Re: Biblioteko de FEL denove konsultebla
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 21 februaro 2022, 07:30:47 atm
La ĉefaj belgaj revuoj kaj dekoj da libroj bitigitaj de la eksa Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet (https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-Fonda%C4%B5o_Cesar_Vanbiervliet) restas konsulteblaj rete je https://drive.google.com/drive/folders/0B9tLG3H5mGpHdFR0aTBfRFhfSUE?resourcekey=0-L8marLQFPLpGW28vffV4TQ .