Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => FEL / VEB => Fadeno komencita de: PaulP je 29 junio 2022, 15:57:51 ptm

Titolo: Ĉu vi ŝatus labori per kaj por Esperanto?
Afiŝo de: PaulP je 29 junio 2022, 15:57:51 ptm
Ĉu vi ŝatus labori per kaj por Esperanto kaj esti pagata? Eble vi estos la nova oficisto de Flandra Esperanto-Ligo.
Flandra Esperanto-Ligo proponas postenon de oficisto en sia sidejo, Lange Beeldekensstraat 169, 2060 en Antverpeno, Belgio. (80%-a labortempo, kontrakto sen difinita daŭro).

La ideala kadidato nepre scipovu:
Labori memstare: ofte vi estos sola en la oficejo (sed dum la unuaj monatoj ni ne lasos vin sola!), do gravas bone plani kaj strukturi vian laboron.
Komuniki trafe kaj klare: necesas kunlabori kun volontuloj, estraranoj, membroj, klientoj, liverantoj ktp.
Agi akurate kaj diligente: vi ĉefe okupiĝos pri administrado, kaj financa kaj asocia, kio postulas atenton pri la ciferoj, reguloj kaj limdatoj.

La laborlingvoj estas Esperanto kaj la nederlanda, ioma kono de la angla kaj la franca estas bonvena. Estu lernema, aktiva kaj entuziasma pri la daŭrigo de pli ol 40-jara agado de tiu ĉi grava centro de Esperanta kulturo.
 
Interesita? Kandidatiĝu ĉe veb@fel.esperanto.be (veb@fel.esperanto.be?subject=Laborposteno)
Demandoj pri la posteno? Informiĝu ĉe veb@fel.esperanto.be (veb@fel.esperanto.be?subject=Laborposteno)
 
Titolo: Re: Ĉu vi ŝatus labori per kaj por Esperanto?
Afiŝo de: PaulP je 20 februaro 2023, 05:50:14 atm
Ĉar la nuna oficisto de FEL baldaŭ forlasos nin, tiu ĉi anonco denove estas tre aktuala! Ĉu vi estas senlabora kaj deziras aktivi en la oficejo de FEL en Antverpeno? Legu la supran anoncon kaj reagu!