+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Lingvaj demandoj / Taalproblemen / Re: Vlaamse Canon
« Lasta afiŝo de Herman Deceuninck je 08 junio 2023, 12:14:52 ptm »
Vi pravas. Vidu Kanono_de_Flandrio
2
Agenda / Agendo / Re: Universala Kongreso 2023 en Torino
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 02 junio 2023, 10:08:22 atm »
Al la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2023 en Torino), je la 1a de junio aliĝis 1075 homoj el 61 landoj. Plej multe da aliĝoj (176) venis el Francio, sekvas la kongreslando Italio kaj Germanio. El Belgio estas 40.

Vidu la laŭlandan plejliston kaj komparon kun la aliaj ĉi-jarcentaj UKoj en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2023/06/torino-15/

https://uk.esperanto.net/2023/
3
Agenda / Agendo / Oostende 24.6.2023 't Vliegplein
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 29 majo 2023, 07:39:22 atm »

Naar goede gewoonte sluiten we het werkjaar af met een etentje in ’t Vliegplein, Steensedijk 253, 8400 Oostende op zaterdagmiddag 24 juni om 12.30u. Het Oostends menu bedraagt 30€ en daarvoor krijg je:

Voorgerecht : garnaalkroketten OF Kaaskroketten
Hoofdgerecht : Vispannetje OF Steak met saus naar keuze
Dessert :   Dame blanche OF Chocolademousse

Het restaurant is gemakkelijk te bereiken met de bus : Halte Hoge Barriere. Met de auto is er parkeerplaats op de parking van Bel&Bo aan de overkant van de straat. La Konko biedt jullie het aperitief aan.
Gelieve uw deelname te bevestigen voor 19 juni aan anne.brabant@telenet.be of een telefoontje naar  0498 22 70 21 van Anne Brabant. 30€ te storten op rekening nr BE27 0014 7012 9673 van La Konko.
4
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 27 majo 2023, 18:11:41 ptm »
ĵaŭdo, la 15-an de junio
  Terasa kunveno.  Ni petanke ludos kaj la estraro regalos bongustan glaciaĵon.  Ni adiaùas nin dezirante agrablan ferion.
 
5
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Kanuado sur la Dommel
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 25 majo 2023, 22:43:16 ptm »

Ĉu vi estas sportiva? Eblas kanui kun nia klubo sur la rivero De Dommel. La 25 -a de junio ni kunvenos en de Tussenstraat en Pelt je la 12:30-a horo kaj enboatiĝos je la 13:00-a horo. Vi rekonas la lokon per la blankaj dometoj (fungoj).
Ni kanuos de Pelt ĝis Bergeijk kaj poste kune manĝos en restoracio. La kanuado kostas 15 eŭrojn, la manĝon ĉiu mem pagos. Por aliĝi, bonvolu skribi al limburg@esperanto.be kun via nomo, la nombro de personoj kaj ĉu vi kunmanĝos, jes aŭ ne.
6
Lundon, la 29-an de majo 2023, okazos speciala ceremonio en la Biblioteka Narodowa por celebri la transdonon de la kolekto Biblioteko Hector Hodler, iniciatita lianome post lia frua forpaso en 1920. La Biblioteko anoncas la ceremonion en sia retejo https://www.bn.org.pl/en/news/4958-library-of-the-universal-esperanto-association-in-rotterdam-transferred-to-the-national-library.html

Pli je https://groups.google.com/g/bibliotekoj/c/niN4_yukW_0/m/_o25bmpaAQAJ
7
Diversaj / Diversen / Paul Otlet, Mundaneum kaj Vikipedio
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 23 majo 2023, 15:06:21 ptm »
Antaŭ kelkaj tagoj en la ĵurnalo 'Le Soir' (eble nur en la reta versio) aperis tre longa artikolo pri Paul Otlet, okaze de la aperigo de libro 'Bruxelles Mondiale - de Paul Otlet à nos jours' de Laurent Hublet, estro de brusela kompanio BE Central, lokigita en la centra stacidomo de Bruselo (www.becentral.org). Por mi ne estas tute klare pri kio BE Central okupiĝas; mi esperas ke estas bruselano kiu povas klarigi.
 
Plej gravas por ni la persono Paul Otlet (https://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Otlet). Estis esperantisto kiu restis 'eterna komencanto', sed tamen daŭre havis simpation por la movado. En la revuoj Belga Sonorilo kaj Belga Esperantisto mia komputilo trovis ĉ. 40 menciojn de lia nomo, ekzemple en BE, novembro 1909:


BRUSELO. — « Esperanta Pioniro », la nova grupo esperantista de la Cercle Polyglotte » bonege prosperas kaj prave daŭrigas labori por la celo de la eks-Sekcio Esperantista, kiu ĉiam instruis Esperanton de D-ro Zamenhof. La grupo kalkulas jam pli ol 40 membrojn inter kiuj S-ro Senatano La Fontaine. S-ro Otlet kaj S-ro Masure de la Sekcio Bibliogratia de la Muzeo. Ĝi havas 23 diverslandajn korespondantajn grupojn. — Ĝiaj kunvenoj okazas ĉiusabate je la 8a vespere en Hotelo Ravenstein, Ĉambro 7a.



Granda parto estis etaj ripetitaj anoncoj, sed indus pli detale esplori liajn kontaktojn kun la tiama movado.

Pro kopirajtaj kialoj mi ne aldonas la artikolon, sed mi povas sendi kopion al interesitoj kiuj petas.
 
 Roland Rotsaert
8
Agenda / Agendo / 10a de junio: Grupo de Lieĝo al Eben Ezer
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 17 majo 2023, 08:53:38 atm »

la Esperantista grupo de Lieĝo invitas vin por
- Vizito de la turo de Eben Ezer kaj de la pajla muzeo.
- Tagmanĝo en la muelejo Le Broukay.

Pli da informoj ĉi tie https://eventaservo.org/e/c5dee0 

Se vi intencas partopreni, bonvolu klaki sur la ligilo.

Se vi intencas manĝi aŭ uzi taksion de la stacidomo Liège Guillemin aŭ Visé-Wezet kaj/aŭ reen, bonvolu rezervi antaŭ la 1a de junio.

Amike,
Erik Nemes  eric.nemes(@)gmail.com

9
Agenda / Agendo / 16 majo - Bruselo: kartografio el Antverpeno kaj Loveno
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 11 majo 2023, 08:39:48 atm »

La prelego okazos en salono Casablanca 2 en De Pianofabriek Rue du Fort 35 Fortstraat en 1060 Sankta-Giliso kaj samtempe rete per Zoom mardon la 16an de Majo 2023 ekde la 18:30 horo.

Bernard-Regis Larue prelegas pri Kartografio (9) : La Brabanta skolo (1) - Mapistoj

En la 16a jarcento, Loveno kaj Antverpeno iĝis gravaj centroj de produktado de kartografio. Elstaris homoj kiuj provis fari plej ekzaktajn mapojn, kiel Van Deventer, Surhon, Frisius, Mercator, Sgrooten. Notu ke ili ofte venis el aliaj regionoj ol Brabanto. Pluraj de ili ekkonis unu la alian, ili ofte kunlaboris, ili amikiĝis. Ni admiros iliajn realigojn.

Mardon la 16an de Majo 2023 de la 18: 30 ĝis la 20:00 horo (CEST), UTC+2
Partoprenu en tiu Zoom kunveno, per ligilo je https://eventaservo.org/e/4bdaa4
10
Lingvaj demandoj / Taalproblemen / Vlaamse Canon
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 09 majo 2023, 14:02:51 ptm »
Het leek mij een goed idee dat iemand het Wikipedia-artikel https://nl.wikipedia.org/wiki/Canon_van_Vlaanderen naar het Esperanto zou vertalen (maar nog niet meteen, want men is het artikel nu nog volop aan het bewerken).

In afwachting een vraag: is 'kanono' de passende Esperanto-term voor 'onze' canon of zou er al iets beters bestaan? Mijn 'van Dale' van bijna dertig jaar oud geeft tien betekenissen, maar het soort canon waarover men nu spreekt is er niet bij. De betekenissen in PIV zijn ook juridisch of religieus, met de bijkomende complicatie dat de stam kanon- ook nog een heel andere betekenis heeft.

Voor alle duidelijkheid: ik sta niet te springen om er zelf aan te beginnen; er liggen nog enkele meer dringende zaken te wachten. (Mijn bedoeling is vooral dat Vlaamse lezers en bewerkers zouden zien dat er een Esperanto-versie van de pagina is, en dat de taal toch niet morsdood is, zoals sommigen denken. Een eo-vertaling van de Nederlandse canon is er nog niet.)

Roland Rotsaert
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10