+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 2 3 [4] 5 6 ... 10
31
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Vojaĝo al Japanio
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 31 oktobro 2023, 20:58:14 ptm »
Emilio raportos pri sia vojaĝo al Japanio.
32
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Kantado
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 31 oktobro 2023, 20:55:33 ptm »
Kun Paul kaj Emilio ni kantos el nia verda libreto.
Se vi amas kanti en Esperanto, vi estas bonvena.
33
Agenda / Agendo / AMO-Seminario: Esperanto en (publikaj) bibliotekoj
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 28 oktobro 2023, 15:25:57 ptm »

8-a Memorialo Lucija Borčić kaj 104-a AMO-Seminario: Esperanto en (publikaj) bibliotekoj 11-14 novembro 2023.

La memorialo okazas omaĝe al Lucija Borčić (26.7.1921-14.11.2015) kiu per Esperanto donis nemezureblan kontribuon al la diskonigo de la kroata kulturo tra la mondo.

Detaloj je https://eventaservo.org/e/be23a7


Je lundo posttagmezo: 'Esperanto en esperantaj kaj ne-esperantaj bibliotekoj kaj arkivoj en flandra (nederlandlingva) parto de Belgio'
34
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 26 oktobro 2023, 19:57:37 ptm »
La 16-an de novembro : Nicky kaj Rob rakontas pri siaj impresoj kaj spertoj dum la Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italujo. Kunveno je la 15-a h 30. Heide-Kalmthout, Heidestatiestraat, Heide-City.
35
Agenda / Agendo / Re: LEA, Peer: Chuck Smith pri Virtuala Realeco
« Lasta afiŝo de Ben Indestege je 21 oktobro 2023, 20:53:56 ptm »
Do finfine ni ja jam kontaktis Chuck. Kaj li konfirmis ke li perrete prelegos, nome pri Virtuala Realeco. C'iuj venu spekti virtuale por konstati ke tio realas.


Amike, Ben
36
Agenda / Agendo / Tutbelga Zamenhoffesto je 16-12-2023 en Genk (Limburgo)
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 21 oktobro 2023, 11:46:17 atm »
La programo kaj la aliĝinformoj estas je https://eventaservo.org/e/zamfesto2023 .
37

La Federacio Eŭropo-Demokratio-Esperanto fondiĝis en 2003. Pli precize estis fonda kunsido la 21an de oktobro 2003 en Strasburgo, vidu https://e-d-e.org/Statuto

Kio okazis dum tiuj 20 jaroj ? Ĉu nun ankoraŭ homoj agadas en EDE? Ĉu utilos ĝi dum venontaj jaroj ?
Fondintoj : diru al ni kial kaj kiel vi kreis EDE !
Aktivuloj : disdonu viajn spertojn kaj prenu novajn ideojn !
Novuloj, hezitantoj, nekredemuloj kaj scivolemuloj : lernu kaj kritiku afable !

Ni invitas ĉiujn interesatojn al videokunsido je sabato 21a de oktobro 2023
18:30 (horo de Francio, Germanio, kaj plejmulto de EU)per Zoom :
https://us06web.zoom.us/j/84150215222?pwd=CQNbgfXUKyFayhQjQqUh4bb3DN8hWN.1

(kunsidnumero = 841 5021 5222, paskodo = 244675)

Pliajn informojn : sendu mesaĝon al orga-eo@e-d-e.org

https://eventaservo.org/e/EDE-20jarigas
38
Gento / Prelego de Bert Boon pri Novarto en diversaj disciplinoj
« Lasta afiŝo de laprogreso je 04 oktobro 2023, 16:32:01 ptm »
La Progreso invitas vin je la 20.00a horo en Peter Benoitlaan 117 Gent por la prelego de Bert Boon.
39
Agenda / Agendo / Re: HungaroMania revenos: dimanĉo la 29-an de oktobro 2023
« Lasta afiŝo de Marc je 02 oktobro 2023, 11:02:07 atm »
HungaroMania estas la plej granda Esperanto-evento en Belgio (Europo?) organizita de NE-esperantistoj!
Ni do nepre multaj partopreno.
Nur 12€, se vi uzas nun la formularon en hungaromania.eu

La "rock-grupo" fakte estas unuflanke ERA (Muziko de 1980 ĝis hodiaŭ), aliflanke Viola (popolmuziko kaj -dancado). Detaloj en la retejo, kie vi trovos la plenan programon.
Krome multaj prelegoj en hungara, nederlanda káj esperanto.

Jen varma alvoko por partopreni!
40
Agenda / Agendo / HungaroMania revenos: dimanĉo la 29-an de oktobro 2023
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 02 oktobro 2023, 09:55:56 atm »

HungaroMania estas unutaga festivalo kie ni povas montri al la ekstera mondo ke Esperanto vivas. La festivalo celas celebri la hungarajn lingvon, muzikon, kulturon kaj landon. Organizas la laborgrupo "HungaroMania", kiu inkludas hungarajn instruistojn kaj studentojn kaj multajn volontulojn. Esperantistoj kunorganizas la eventon kaj ĉiu komunikado okazas trilingve: en la nederlanda, la hungara kaj en Esperanto.

Baza programo de la tria HungaroMania
*Pluraj prelegoj, en la tri lingvoj, rilate al (ne nur) hungaraj temoj
*Laborgrupoj pri kuirado, muziko,...
*Hungara rock-grupo estas invitita

http://www.hungaromania.eu/
https://eventaservo.org/e/hungaromania2023


Paĝoj: 1 2 3 [4] 5 6 ... 10