+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Ideoj por antaŭ­enigi Esperanton / Ideeën ter bevordering van Esperanto (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Revuo "Paco kaj Justeco" (1941-1947) bitigita

Aŭtoro Fadeno: Revuo "Paco kaj Justeco" (1941-1947) bitigita  (Legita 203 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1229
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Revuo "Paco kaj Justeco" (1941-1947) bitigita
« je: 25 aŭgusto 2022, 17:35:31 ptm »
En 1937, post Esperanto-kurso organizita de Vlaamse Toeristenbond (VTB) en Brugge, estis fondita nova, flandrema esperantogrupo Paco kaj Justeco. Kunfondinto kaj unua prezidanto estis Fernand Roose (1914-2012), filo de esperantisto kaj mem aktiva ekde 1929.

Kelkajn jaroj poste eksplodis la dua mondmilito kaj la freŝbakitaj movadanoj restis izolitaj, sed eblaj kontaktoj kun kolegoj en- aŭ eksterlande. Tial la estroj de Paco kaj Justeco fine de 1941 decidis eldoni grupan bultenon por kunteni kaj plu instrui la grupanojn. La bulteno (komence kun diversaj nomoj, sed baldaŭ ankaŭ nomita Paco kaj Justeco aperis ĝis fino de 1947, kiam denove abundis Esperantorevuoj kaj -kunvenoj.

La revunumeroj legindas, ĉar ili plenas je informoj pri nun forgesitaj personoj, revuoj kaj ideoj, kaj scenoj el la dummilita vivo. Ankaŭ estas interese legi kiel oni antaŭ tiom da jaroj propagandis la lingvon kaj kiel oni (plejofte vane) vigligis kaj kunlaborigis la membrojn. Ŝajnas ke, same kiel nunaj politikistoj nenion lernis el la spertoj de la pasintaj militoj, niaj eo-estraranoj nenion lernis el la spertoj de siaj antaŭuloj. Sed nun ili povos: ĉiuj numeroj de Paco kaj Justeco estas bitigitaj kaj legeblas je https://drive.google.com/drive/folders/1TDGmAzAAi-65fM-hpAwbKEKK5jdS6nOR . Por faciligi la legadon estas aldonitaj transskriboj de la movado-rilataj tekstoj.

Mi esperas ke utilos, kvankam mi iom dubas. Ĉie kaj ĉiam mi konstatas ke daŭre validas la malnova diraĵo 'se Esperanto iam venkos, ne estos danke al, sed malgraŭ la esperantistoj'. Mi konsilas ne plu fanfaroni pri la kvalitoj de nia kara lingvo, sed prioritate enordigi nian propran domon. Ankaŭ farante tion, la lingvo tre bone uzeblas.



« Lasta redakto: 25 aŭgusto 2022, 19:11:44 ptm de Roland Rotsaert »