+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Informiloj / Informatie (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  La arkivo de la Universala Esperanto-Asocio

Aŭtoro Fadeno: La arkivo de la Universala Esperanto-Asocio  (Legita 2262 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
La arkivo de la Universala Esperanto-Asocio
« je: 06 julio 2022, 15:26:57 ptm »

Gazetara komuniko de UEA N-ro 1045 (2022-07-05)
Transdono de la Arkivo de UEA al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko

En 2021 la Komitato de UEA akceptis la rekomendojn de la Estraro, Komisiono pri Financo kaj konsilantaj komisiitaj fakuloj, ke la Arkivo de UEA kaj neduoblaĵoj de la Biblioteko Hector Hodler, kiuj troviĝas en la Centra Oficejo (CO) en Roterdamo, estu transdonotaj al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB) en Vieno. La CO ne havis fizikajn kondiĉojn tiajn, kiajn havas profesia institucio kiel ANB por la konservo de tiuj materialoj, nek disponas fakulojn por ilia katalogado kaj traktado.

En la unua semestro de 2022 UEA kaj ANB kompletigis la unuan etapon de tiu laboro, nome la unuan identigon kaj transporton de la materialoj de Roterdamo al Vieno. La transdono okazis surbaze de donackontrakto, kiu certigas la konservadon de la donitaĵoj fare de ANB por ĉiam kaj laŭ la internaciaj normoj adoptitaj por la administrado de palpeblaj moveblaj kulturaj heredaĵoj, kiel estis identigitaj la arkivo kaj ĉiuj donacitaj materialoj fare de UEA. Laŭ agnosko de ANB la Arkivo de UEA estas “mondskale unu el la plej ampleksaj kaj gravaj arkivoj pri Esperanto kaj la internacia Esperanto-movado. [...] La UEA-arkivo elstaras per sia abundeco kaj diverseco. Ĝi enhavas arkivaĵojn same kiel ampleksajn kolektojn de afiŝoj, fotoj kaj aŭdvidaj dokumentoj. Tiel ĝi ebligas profundajn kultursciencajn kaj filologiajn esplorojn pri Esperanto”.

Unu el la celoj de la transdono ankaŭ estis tio, ke nun la materialo fariĝu pli strukture kaj profesie disponigata al esploristoj, kio ne povis rutine okazi en la CO pro manko de katalogo, strukturo kaj laborfortoj. Efektive la dua etapo de la laboro estas la finkatalogado kaj disponigo, inkluzive de ciferecaj kopioj, al la interesata publiko. Laŭ ANB “aldone al la ĉiutagaj taskoj la bibliotekistoj en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj nuntempe paŝon post paŝo alirebligas tiun valoran trezoron por la publiko. Unuaj dokumentoj jam estas katalogitaj kaj ciferecigitaj. Kvankam la arkivaĵoj estas ankoraŭ en la originaj skatoloj, kiuj dum la venontaj monatoj estos ŝanĝitaj per novaj senacidaj skatoloj, interesitoj kaj esploristoj jam nun povas peti inventarliston de la arkivo kaj mendi dokumentojn por studado en la legosalono de la Esperantomuzeo”.

“Inter la libroj estas la unuaj lernolibroj en la araba (Kairo 1904), greka (Samoso 1907) kaj kartvela (Tifliso 1909), kiuj bone montras, ke Esperanto jam antaŭ la unua mondmilito disvastiĝis ekster la pli grandaj Eŭropaj lingvo-komunumoj. La arkivo enhavas multnombrajn dokumentojn pri UEA kaj la Esperantomuzeo de ANB. La en 1927 fondita Esperantomuzeo estas mondskale unu el la plej tradiciriĉaj lingvo-muzeoj kaj unu el la plej gravaj siaspecaj institucioj. La muzeo kun la alligita Kolekto por Planlingvoj dokumentas ĉirkaŭ 500 planlingvajn projektojn. Per pli ol 150 mil dokumentoj kaj objektoj, inter ili 75 personaj kaj instituciaj arkivoj, la kolekto konservas kaj disponigas la plej ampleksan fakbibliotekon pri Esperanto, planlingvoj kaj interlingvistiko en la mondo”. La transdono okazis sen kostoj al UEA kaj plenumas diversajn atendojn pri profesia traktado de la Arkivo kaj rilataj materialoj, kion la Asocio ne povis atingi en la lastaj jardekoj kaj nun fariĝas realo. UEA aparte dankas al la teamo de la Esperantomuzeo pro la altnivela kunlaboro por tiu atingo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/1045a1