+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Volontula agado / Vrijwilligerswerk (Kontrolanto: ivo)
| | |-+  Kial volontuloj volontulas?

Aŭtoro Fadeno: Kial volontuloj volontulas?  (Legita 4379 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Kial volontuloj volontulas?
« je: 11 decembro 2018, 20:20:48 ptm »
Okaze de la Internacia Tago de la Volontula Laboro (5a de decembro) ĉiuj flandraj gazetoj raportis pri enketo farita komence de la jaro ĉe 1825 volontuloj.

Konkludoj de la enketo i.a. estas ke por volontuloj multe pli gravas la bona funkciado de la asocio por kiu ili aktivas ol eventuala (financa) rekompenco. Asocioj prefere 'dungu' volontulojn ne por ĝeneralaj laboroj, sed por unu bone difinita tasko.

Por interesitoj sube estas ligilo al la raporto, ĝia resumo kaj gazetartikolo.
« Lasta redakto: 03 marto 2019, 08:36:24 atm de PaulP »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Kial volontuloj volontulas?
« Respondo #1 je: 02 marto 2019, 21:08:31 ptm »
La temo de la FEL-volontuloj reaktualiĝis prepare al la ĝenerala kunveno de la 16a de marto.


Dum tiu kunveno mi intencas insisti pri urĝa kreo de baza biblioteko kaj arĥivo en LBS; vidu la tekstojn en la novaĵtrabo supre de ĉi tiu forumo. Praktike tio estas la divido de la nuna granda spaco kun fermitaj ŝrankoj kontraŭ la muroj en plurajn ejojn, ĉiuj kun meblaro kaj ekipaĵoj al la farota laboro.


Mi supozas ke LBS estis i.a. aĉetita por havi centran lokon en Flandrio kie haveblas informoj pri Esperanto (kaj rilataj temoj). Por tio almenaŭ iom serioza biblioteko estas necesa kaj tio nun tute mankas. Okaze de la baldaŭa likvido de la Fondaĵo Vanbiervliet eblas elekti la bazajn verkojn kaj revuojn por rekrei tian bibliotekon.


Pri la neceso de arĥivo iuj dubas. Laŭ mi iuj objektoj kaj dokumentoj nepre restu en la sidejo de la asocio. Eĉ se plimulto decidus kontraŭe, dum la venontaj jaroj vole nevole envenos arĥivaĵoj havi lokon en kiu la necesaj informiloj por bone priskribi kaj ordigi la arĥivaĵojn estas ĉemane. Tio plifaciligos kaj plibonigos la eventuala posta registrado ĉe publika arĥivo.


La spaco dediĉita al biblioteko/arĥivo ne estas 'perdita', ĉar ĝi ankaŭ povas funkcii kiel klaŝĉambro, akceptejo, laborejo por aliaj taskoj... Gravas ke estas komforta, bone ekipitaj laborejo, ĉar mi aŭdas de pluraj flankoj ke niaj urĝe bezonataj volontuloj ne volas aŭ ne kapablas efike labori en nuna LBS.
« Lasta redakto: 03 marto 2019, 13:35:11 ptm de PaulP »