Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: martinod je 27 januaro 2019, 14:18:00 ptm

Titolo: Oftaj eraroj kaj novaj vortoj
Afiŝo de: martinod je 27 januaro 2019, 14:18:00 ptm
Yves Nevelsteen ekde 2007 okupiĝas pri komputilaj vortoj en Esperanto kaj sekvas la evoluojn provlegante tradukojn de komputilaj programoj, retejoj, aplikaĵoj ktp. Li ankaŭ regule mem tradukas, ekzemple Facebook al Esperanto. Tiel ĉi ekestis dokumento "Atentigoj pri tradukado" en kiu aperas krom oftaj eraroj ankaŭ novaj tendencoj en la lingvouzo. Nuntempe oni ekzemple pli ofte parolas pri "bita" anstataŭ "cifereca". Yves prezentos al vi kelkajn konkludojn kaj ankaŭ ŝatus diskuti kun vi, esperante lerni de vi kaj kompletigi sian dokumenton.https://www.esperanto3000.be/programo/vesperoj3000.html#venontaj (https://www.esperanto3000.be/programo/vesperoj3000.html#venontaj)