Agendo / Agenda > Agenda / Agendo

Brusela Grupo, 16.4.2024: Prelego de Tabatha FABRI

(1/1)

Roland Rotsaert:

Tabatha FABRI, kiu Esperantiĝis en januaro 2023 kaj nun finpreparas magistriĝon pri historio, prelegos pri la Esperanto-movado en la komenco de la 20a jarcento.

Kadre de tiu preparo ŝi multe vizitadis La Mundaneum-on en Mons (BE) kiu arigis grandegan arkivan kolekton. Tiu ĉi kolekto ankaŭ enhavas multajn dokumentojn pri la Esperanto-movado.

Vizitu https://eo.wikipedia.org/wiki/Mundaneum  « Esperanto kaj Anarkiismo »

Ĉu vi jam aŭdis pri L’expérience ? « L’expérience » estis anarkiista komunumo en Bruselo inter 1905 kaj 1907 en kiu estis donitaj kursoj de Esperanto. Du membroj de la komunumo ankaŭ verkixbis librojn pri kial elekti esperanton kiel lingvon de anarkiismo. 

Mardon la 16an de aprilo 2024 de la 18: 30 ĝis la 20:00 horo (CEST), UTC+2
Partoprenu en tiu Zoom kunveno, per tiu ligilo
✅ https://us02web.zoom.us/j/84562584377?pwd=OTRkUk1UUmI5ZlhOWWhSTzFuM2d0QT09

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio