Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond > UEA

Konkurso por paĝaro pri Zamenhof

(1/1)

Roland Rotsaert:

UEA lanĉas konkurson por kreado de paĝaro pri Zamenhof okaze de la Zamenhof-Jaro, kiu okazos en 2017.

Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon por krei retejon pri Zamenhof. La nova retejo enhavu detalan kaj allogan prezenton pri la vivo, verkoj, fotoj, filmetoj, citaĵoj kaj idearo de Zamenhof.

La retejo celas enkadriĝi en la iniciatoj rilataj al la Zamenhof-Jaro, sed ankaŭ esti uzebla post 2017 kiel ĉefa informejo pri Zamenhof. Tial, ni antaŭvidas ke post la lanĉo de la retejo la laboroj daŭros la tutan jaron, sekvantan la okazaĵojn rilate al la Zamenhof-Jaro.

Pli da informoj en la gazetara komuniko je http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Konkurso-por-pagxaro-pri-Zamenhof

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio