Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 15 aprilo 2019, 08:24:47 atm

Titolo: Svisaj Esperanto-Tagoj 4an kaj 5an de majo 2019
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 15 aprilo 2019, 08:24:47 atm

La estraro de Svisa Esperanto-Societo elkore invitas vin ĉiujn al la Svisaj Esperanto-Tagoj la 4-an kaj 5-an de majo 2019 en Casa del Popolo en la tiĉina ĉefurbo Belinzono. Dimanĉon la 5-an de majo 2019 okazos samloke je la 14a horo la ĝenerala kunveno de Svisa Esperanto-Societo. La detala programo kaj la tagordo legeblas en SES informas 2019/01, kies retan version vi trovas sub:

http://svisa-esperanto-societo.ch/SESi/2019-1-SES_informas.pdf



Atentu: Kiu bezonas tranokton en Belinzono bonvolu mem rezervi vian hotelĉambron. Liston de la hotelo en Belinzono kun adreso kaj telefonnumero vi trovas sub http://local.ch indikante en la serĉofenestro „hotel“ maldekstre kaj dekstre „Bellinzona“.