+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Kanuveturo laŭ la rivero Dommel (LEA)

Ligitaj eventoj

  • Kanuveturo laü rivero Dommel: 13 junio 2009

Aŭtoro Fadeno: Kanuveturo laŭ la rivero Dommel (LEA)  (Legita 7046 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta paul hotterbeekx

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 1
Kanuveturo laŭ la rivero Dommel (LEA)
« je: 20 majo 2009, 10:47:20 atm »
Kanuveturo laŭ la rivero Dommel

La Limburga Esperanto-Asocio (LEA) invitas vin por partopreni en la kanuveturo laŭ la rivero Dommel de Neerpelt (Belgio) ĝis Valkenwaard (Nederlando).

Estas vojaĝo de 22 kilometroj tra tre bela naturo en kanuoj por 2 ĝis 3 personoj.

Dommel estas rivereto tre trankvila, kaj ĉiu povas fari senprobleme tiun kanuveturon. Vi ne devas esti sportiva aŭ forta. Tio estas tre bona okazo por amuzi sin, renkonti aliajn personojn kaj paroli kun ili por junuloj kaj maljunuloj.

Dato: sabato, la 13a de junio

Horo: de la 11a ĝis la 16a horo

Kosto: 20 eŭroj (kanuo kaj pikniko)

Vi devas enskribigi vin ĉe Paul Hotterbeekx (paul.hotterbeekx@skynet.be)  antaŭ la 5a de junio.

Antaŭpago de 20 eŭroj por persono al banknumero 458-5047261-45 kun la komuniko: kanuveturo kaj nomo(j).

Vi ricevos ĉiujn informojn post kiam vi enskribigis vin.
« Lasta redakto: 20 majo 2009, 11:51:24 atm de Albert »