+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Esperantlingva diskutejo (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Brevierfonta Perlaro

Aŭtoro Fadeno: Brevierfonta Perlaro  (Legita 4864 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Brevierfonta Perlaro
« je: 25 novembro 2019, 19:47:47 ptm »
Brevierfonta Perlaro.


Tiu titolo, mi pensas, estas bona “priskribo” de mia Esprimaro , aŭ almenaŭ de ĝia ideala realiĝo. Samtempe ĝi estas ilustraĵo de la fakto ke artlingvo ne nepre estas seka kaj sensenta… sed kontraŭe povas esti leĝera, fantazia, inspira, riĉiga.


La ideo venis al mi, antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi, brevierante, kiel ofte, en PIV, atentiĝis pri kelkaj frazetoj, el kiuj mi nur unu citas, nome “elmetu vian koron al instruo”. La frazeto, kompreneble, tuj vekas la ideon al nederlanda frazo: “stel u open voor” … sed, inverse… se oni renkontas la nederlandan frazon kaj volas traduki ĝin, redoni ĝin, en Esperanto… mi supozas ke oni ne rapide venos al tiu solvo, kvankam ĝi estas tute logika!


Mi, kompreneble, konsultis nian E-N-E, ĉe openstaan kaj ĉe openstellen. Mi kopiu: openstaan 1. esti malfermita 2. (v. plaats) vaki 3. (v. rekening) esti nepagita 4. (wijd -) faŭki 5. (plantkunde) flori. Bela serio, taŭga serio, multfaceta serio… sed mankas: havi koron elmetita al… Sed, se oni neniam renkontis la esprimon, se oni ne kutimas brevieri PIV-on, oni ne trovos ĝin!
openstellen 1. (gebouw) malfermi 2. (gelegenheid) liberigi, ebligi. Kaj “zich openstellen voor iets” mankas.


Jen kial mi sugestas ke iu havu la ideon “inversigi” PIV-idon, kiu enhavas la plej grandan parton (ne kompletan) de la sukaj kaj taŭgaj esprimoj el PIV, el kiuj multajn mi ŝatas nomi “perloj”.

La tubero en la afero.


Sed… grava kaj necesa por ke ĝi estu uzebla (ĝi = esprimaro) estas la elekto, la trovo, de taŭga kapvorto, kiu esprimas la ĝustan, nefiguran sencon de la esprimo. Kaj tio ne estas facila!


Tamen, mi dudekon da fojoj petis al iu sugesti vorton… kaj tre ofte li (aŭ ŝi) venis kun la nocio kiun mi elektis! La valoro de esprimaro ja dependas de ĝi!


Klopodu foje por la sendita: “elmeti sin al…” .
Por “elmeti sian koron al instruo” mi uzis ‘lern’: lernema”. Por la pli mallonga tio ne taŭgas! Devas esti pli ĝenerala… mi jam decidis, sed ne malkaŝas ĝin nun.


Petro.



Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Brevierfonta Perlaro
« Respondo #1 je: 26 novembro 2019, 10:04:22 atm »
La libro, kiun Petro aludas, estas lia nova furorverko „Esprimaro, Promenoj en Edeno”.

Vidu pliajn detalojn en la Retbutiko: https://retbutiko.be/eo/ero/espri?lingvo=eo