+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Subject: ret-info: Esperanta vikipedio ricevis rekonon pro kresko

Aŭtoro Fadeno: Subject: ret-info: Esperanta vikipedio ricevis rekonon pro kresko  (Legita 3778 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.


Esperanta vikipedio ricevis rekonon pro kresko 
- Sukcesa "Monato de Vikipedio" -
 
La Esperanto-vikipedio ricevis rekonon pro la plej granda kresko de la     
mil "havendaj artikoloj" dum la pasinta monato aprilo 2010. En tiu listo     
enestas la temoj, kiuj laux la vikipedio-kunlaborantoj nepre enestu en     
cxiu vikipedio; enestas ankaux Esperanto, inter entute 18   lingvoj.
 
Esperanto estas nun kun unua loko menciata sur la pagxo, kie oni sekvas     
la plej grandajn kreskojn de tiuj artikoloj en unuopaj vikipedioj,   
http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_sample_of_articles/Growth#eo_Esperanto     
. En komparo kun la aliaj lingvoj Esperanto antauxeniris dum aprilo de la     
37-a loko al la 33-a, vidu:   
http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_sample_of_articles   .

 
Sukcesa "Monato de Vikipedio"
 
Tiu kresko estas la plej videbla sukceso de la jxusa "Monato de   
Vikipedio", kiun survojigis Marek Blahusx   
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediisto:Blahma kadre de   E@I.   
Akompanis la kampanjon konkurso, en kiu partoprenis laux 
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Konkurso entute 28   vikipediaj   
kunlaborantoj. La rezulton de la konkurso oni aperigos fine de   majo.
 
Mil "havendaj artikoloj"
 
Jen la listo de la mil havendaj artikoloj, 
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Listo_de_havendaj_artikoloj   , pri   
kies konsisto certe eblas senfine diskuti... (Kaj ni mem versxajne   
samopinias maksimume pri tio, ke Esperanto restu en gxi :-)