+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Monato (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Monato: iom da statistiko

Aŭtoro Fadeno: Monato: iom da statistiko  (Legita 4343 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Monato: iom da statistiko
« je: 27 aprilo 2018, 06:09:13 atm »
La prestiĝa revuo de FEL ekzistas ne nur en papera versio, sed ĉiuj ĝiaj artikoloj estas konsulteblaj ankaŭ rete. Ni faris iom da statistikumado pri la unuaj 3 monatoj de 2018:

La konsultiĝoj de www.monato.net venis ĉefe el Belgio (12,6 %), Usono (11,8 %), Francio (5,2 %), Germanio (5,1 %) kaj Japanio (5 %).

La plej populara artikolo estis „Kial tiom da masakroj en Usono?”, legita 126 fojojn (https://www.esperanto.be/fel/publika/012185p.php). La due plej populara „UEA”, legita 52 fojojn (https://www.esperanto.be/fel/publika/012176p.php) kaj la trie plej populara „Esperanto por artefarita intelekto”, legita 44 fojojn (https://www.esperanto.be/fel/publika/012184p.php).

Monato havas ĉi-momente iom malpli ol 800 konstantaj abonantoj, el kiuj 600 mendis la klasikan paperan version, kaj 200 unu el niaj ciferecaj versioj, PDF aŭ ePub.