+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Konvinka kamuflaĵo

Aŭtoro Fadeno: Konvinka kamuflaĵo  (Legita 3678 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Konvinka kamuflaĵo
« je: 17 februaro 2014, 17:55:15 ptm »
Hodiaŭ aperis (en la formoj PDF, ePub kaj Mobipocket) la biografio de Trevor Steele: Konvinka kamuflaĵo.
 
 Ekde la apero en 1987 de "Sed nur fragmento" ĝis la publikigo en 2012 de "Paradizo ŝtelita" Trevor Steele estas unu el la plej produktemaj aŭtoroj en Esperanto. Pluraj el liaj verkoj fontas el liaj aŭstraliaj radikoj: "Sed nur fragmento", la novelaroj "Memori kaj forgesi" kaj "Australia felix", kaj la romanserio kun la titolo "La fotoalbumo", kaj liaj lastaj historiaj romanoj "Flugi kun kakatuoj" kaj "Paradizo ŝtelita".
 
 Sed aliaj verkoj rezultis el kontakto kun aliaj landoj, ekzemple Germanio, la fono de "Neniu ajn papilio" kaj "Kvazaŭ ĉio dependus de mi"; kaj Sovetunio kaj aliaj regionoj el la vojaĝrakontaro "Falantaj muroj", kaj precipe Hindio en "Diverskolore". Alia romano, "Kaj staros tre alte", rakontas la vivon de Jesuo. Kvin el tiuj romanoj aperis ankaŭ en la angla, kaj "Flugi kun kakatuoj" estis tradukita en la francan.
 
 Tiu ĉi aŭtobiografio prezentas serion da bildoj el la vivo de la aŭtoro kaj donas la fonon de lia verkado.
 
 Por mendi la bitlibrojn aŭ por antaŭmendi la baldaŭ aperontan tradician paperan version, iru al http://www.retbutiko.net/trovu/kamuf