Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Kongresoj / Congressen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 11 decembro 2012, 17:21:17 ptm

Titolo: 96a UK Kopenhago: prelego pri maŝintradukado
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 11 decembro 2012, 17:21:17 ptm
La prelego pri maŭintradukado, kiun Jacob Nordfalk faris en la Internacia Kongresa Universitato de la 96-a Universala Kongreso en Kopenhago en 2011, estas nun spektebla en la Reta Kinejo de UEA. Per praktikaj ekzemploj pri la malferma tradukplatformo Apertium kaj kun partopreno de la publiko, Nordfalk prezentis problemojn de aŭtomata tradukado de unu homa lingvo al alia per komputilo.
Por personoj kiuj ne kapablas ĉeesti universalan kongreson, estas ŝanco por vidi kiel funkcias kongresa universitato.
La prelego estas videbla che http://vimeo.com/54075259 (http://vimeo.com/54075259). Sampaŝo (sube dekstre) estas ligoj al aliaj UK-prelegoj.