Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Aliaj kluboj / Andere clubs => Verdaj Skoltoj => Fadeno komencita de: valer je 29 aŭgusto 2015, 14:08:26 ptm

Titolo: Verdaj Skoltoj: malferma estrarkunsido
Afiŝo de: valer je 29 aŭgusto 2015, 14:08:26 ptm
Karaj,
Lau la doodle-demandaro, mi elektis la 24an de septembro por nia kunsido.

Bonvenigo ekde la 19a por manĝeti (kiel lastfoje mi venos kun manĝaĵojn kaj trinkaĵojn).Eko de la kunsido je la 20a.
Resume:

KIAM?Jhaudon la 24an de septembro, 20a horo

KIE?Skoltejo de la skolta grupo St-Benoit
Foyer Catholique européenrue du Cornet 51
 1040 Bruxelles
TAGORDO
1) jara raporto2) financa raporto3) agadoj
- mara semajno- PEKO2016
4) "debato" : dum la unua kunsido en majo, ni (longe) priskribis niajn celojn. ĝi foje ni diskutos nian laborplanon:
- Kion ni devas starigi kiel skolt-asocio? (programo kaj gvidado, metodo kaj edukaj celoj, trejnado de la skoltestroj, multlingva retejo, revuo, rekono de la skolta movado, rekono kiel eduka asocio, financaj rimedoj...)
- Kiujn prioritatojn ni elektas? skoltamike,
Lupo