+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Ripozi kiel la Majstro 2-10.08. 2014 Szczawno Zdrój

Ligitaj eventoj

  • Szczawno Zdrój (PL): Ripozi kiel la majstro: 02 aŭgusto 2014 - 10 aŭgusto 2014

Aŭtoro Fadeno: Ripozi kiel la Majstro 2-10.08. 2014 Szczawno Zdrój  (Legita 2901 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Ripozi kiel la Majstro 2-10.08. 2014 Szczawno Zdrój
« je: 10 julio 2014, 07:31:50 atm »

7. INTERNACIA ESPERANTO-FERIADO 2-10.08. 2014 Szczawno Zdrój,

Jam sepan fojon ni invitas vin al Szczawno Zdrój, unu el la plej malnovaj kuracurboj en Pollando, kiu ravis nin per sia ĉarmo, multaj eblecoj aktive pasigi la tempon kaj gastamo de ĝiaj loĝantoj, urbestraro kaj lokaj esperantistoj.

Iama Bad Salzbrunn, kie antaŭ 102 jaroj ripozis Ludoviko Zamenhof gastis ĝijare partoprenantojn de JES, kiuj vere ĝuis etoson de la urbeto kaj ĉirkaŭaĵo. Somere ĝi estas des pli alloga.

Dum la restado ni ofertas:
• atrakciajn turismajn ekskursojn
lingvajn okupojn
• komunajn kantadon, dancadon kaj bivakfajrojn,
• lokajn atrakciojn, i.a. koncertojn, teatrajn spektaklojn,
• eblecon profiti la kuracprocedojn,
• filmojn kaj prelegojn de Roman Dobrzy?ski,
• sanktan meson en Esperanto.
Ni bonvenigas ĉiujn partoprenontojn kunkreadi programon de la feriado. Invitu viajn amikojn kaj konatulojn! Ili ĉuos ferii en Szczawno Zdrój.
Kosto kaj loko de la feriado:
La sube menciitaj prezoj: 800 PLN (?. 200 EUR) aŭ 850 PLN (?. 215) EUR) depende de loĝkondiĝoj inkludas kostojn de la: programo (inkluzive de busa ekskurso), tuttaga nutrado, loĝado en luksa hotelo “Joanna”.
Ekzistas ankaŭ ebleco tranokti en la vilao “Franciszek” (iama „Waldfrieden”), kie antaŭ 100 faroj loĝis L.L. Zamenhof. Oni povas tie memstare prepari manĝaĵon aŭ profiti komunan manĝeblecon en “Joanna”.

Silezia Esperanto-Asocio, ul.Ko?ciuszki 35 B/E, 50-011 Wroc?aw;
aŭ rete: vroclavo@poczta.onet.plpomer@wp.pl