+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Beneluksa Kongreso

Ligitaj eventoj

  • Beneluksa Kongreso en "La Marlagne" (inter Namur k: 28 aprilo 2012 - 01 majo 2012

Aŭtoro Fadeno: Beneluksa Kongreso  (Legita 4634 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Beneluksa Kongreso
« je: 13 oktobro 2011, 14:48:15 ptm »
Kun plezuro mi anoncas al vi ke APE planas organizi la duan Beneluksan Kongreson en 2012.

ĝi okazos de sabato 28-a de aprilo ĝis mardo 1-a de majo proksime de Namuro, Valonujo.
La du ĉefaj ideoj estas:
- krei internacian teamon por organizi kaj gvidi ĝin. Tiel Tiu ĉi teamo estos preta por organizi la trian Beneluksan Kongreson. Garantio de sukceso kaj daŭrigado.
- "Profesiiĉu, agu!" kiel temo

Jam notu tiun bonegan renkontiĝon en via agendo!

Valère Doumont
rue de Velaine, 114 bte 4, B-5060 Sambreville, doumontvalere@yahoo.fr, +32 485 517 552

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Beneluksa Kongreso
« Respondo #1 je: 14 oktobro 2011, 19:52:35 ptm »
La 2a beneluksa kongreso? La 12a verŝajne, ĉu? La tradicio de la beneluksaj kongresoj finiĝis per la 10a en Antverpeno, ĉar Nederlando ne plu volis kunlabori. En 2010 Antverpeno provis reaktivigi la tradicion. Tiu do estis la 11a Beneluksa Kongreso. Kaj la venonta estos la 12a. aŭ ĉu mi pretervidis ion? Bela tasko por historiisto estus verki vikipedian artikolon pri tio.
« Lasta redakto: 16 oktobro 2011, 11:40:57 atm de PaulP »

Elsalutinta Pilgrimo

  • Estrarano
  • Progresinto
  • ***
  • Afiŝoj: 55
Re: Beneluksa Kongreso
« Respondo #2 je: 21 oktobro 2011, 16:17:10 ptm »
Organizi 12-an Beneluksan Kongreson estas iom pli prestigxa afero ol 2-an, certe se estas tradicio > 50-jara.

Sekretario F.E.L.

  • Gasto
Re: Beneluksa Kongreso
« Respondo #3 je: 02 marto 2012, 11:24:05 atm »
Ni parolas pri la 2a Beneluksa kongreso cxar la 1a estis en 2010 en Antverpeno. La celo estas ke la 3a Beneluksa kongreso estus organizita de la asocio en Nederlando, Luksemburgio au Bruselo en 2014 ekzemple.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Beneluksa Kongreso - vendredo 27a de aprilo ĝis mardo 1a de majo 2012
« Respondo #4 je: 13 aprilo 2012, 16:41:44 ptm »
Nova programo

Ni rememorigas ke la Beneluksa Kongreso okazos en la centro "La Marlagne"
ekde vendredo la 27a de aprilo vespere ĝis mardo la 1a de majo matene.

Adreso:
Centre culturel Marcel Hicter La Marlagne, Chemin des Marronniers 26, 5100 Wépion

ĉar malmultaj homoj aliĝis, ni decidis malpezigi la programon kaj ĉefe proponi fortan rabaton.
Aliĉu rapide (antaŭ lundo la 16a de aprilo) por profiti tiujn kondiĝojn!

3 ebloj por aliĝi:
A Kompleta programo por 120€ (100€ por la infanoj ĝis 18 jaroj)
B Alveno sabate vespere por 100€ (80€ por la infanoj
C Laŭ via elekto (25€ por tago kun 2 manĝoj, 15€ por nokto kun matenmanĝo)

La programo estos plenigita per konferencoj, kursoj, manlaboroj, libro-servo, ktp.
Nicky gvidos la infanan parton kaj sekvos la dezirojn de la partoprenantoj.

Vendrede la 27an de aprilo

17:00 bonvenigo
18:30 vespermanĝo
20:00 interkona vespero

Sabate la 28an de aprilo

08:00 ĝis 08:45 matenmanĝo
10:00 ĝis 12:30 Kunsido: "Prospektivo por Esperanto" far Hadelin DE REE
12:30 tagmanĝo
14:00 gis 17:00 ekskurso: promenado "la 7 Mozoj"
18:30 vespermanĝo
20:00 filmo

Dimanche la 29an de aprilo

08:00 ĝis 08:45 matenmanĝo
10:00 ĝis 12:30 kunsido: Kia strategio, kiaj fortoj?
12:30 tagmanĝo
14:00 ĝis 17:00 ekskursoj: Namuro-fortikaĵo kaj malnova Namuro
18:30 vespermanĝo
20:00 filmo: la knabo kun biciklo

Lunde la 30an de aprilo

08:00 ĝis 08:45 matenmanĝo
10:00 ĝis 12:30 kunsido: Kiu estonteco por la kluboj?
12:30 tagmanĝo
14:00 ĝis 17:00 kunsido: Kiel kunlabori en Belgio?
18:30 vespermanĝo
20:00 luda vespero

Marde la 1an de majo

08:00 ĝis 08:45 matenmanĝo
10:00 ĝis 12:00 Bonan Reiron!

Alighu tuj, ĉu per www.esperanto-wallonie.be, ĉu telefone che Valère Doumont
+32 485 517 552 - rete
doumontvalere@yahoo.frAliĝilo: https://docs.google.com/spreadsheet/viewform?formkey=dDdRanJ5US0wbGdEeHBENEFyZ2M5akE6MQ#gid=0

« Lasta redakto: 13 aprilo 2012, 16:48:22 ptm de Roland Rotsaert »