Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Familia vivo => Fadeno komencita de: PaulP je 15 julio 2018, 19:00:11 ptm

Titolo: Forpasis Matthias Humet
Afiŝo de: PaulP je 15 julio 2018, 19:00:11 ptm
Ĉi-semajne subite forpasis Matthias Humet, filo de la kataluna esperantisto Alex Humet kaj de la flandrino Ite Tytgat. Matthias parolis Esperanton denaske kaj estis estrarano, dumtempe ankaŭ prezidanto, de la tiama Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA). De 2011 ĝis 2013 li nome de FLEJA estis membro de la komitato de TEJO. Krome en 2010 kaj 2011 li estis inter la gvidantoj de la Internacia Infana Kongreseto.

Adiaŭa ceremonio okazos en la aŭlo Chrysant de la krematorio Pontes en Antverpeno, mardon la 24an de juiio je la 11:30 h. Renkontiĝo tie surloke ekde la 11:15 h.