+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 ... 10
21
Antverpeno / La domo sen ŝtuparo en Sint-Etienne
« Lasta afiŝo de PaulP je 13 februaro 2024, 07:55:51 atm »

Vendredon la 16an de februaro la antverpena grupo ne kunvenos en sia sidejo, sed ni renkontiĝos per la programo Zoom ekde la 8a horo vespere. Parolos Pierre Grollemund el Francujo pri la domo sen ŝtuparo en Sint-Etienne, Francujo, konstruita en 1931-32 laŭ la planoj de arkitekto August Boossu.
Se vi ne ĉiusemajne ricevas la invitilon kun la ligilo al la Zoom-prelegoj, petu ĝin de esperanto-antwerpen@esperanto.be
22
ILEI / Premio La Torre
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 12 februaro 2024, 11:52:36 atm »

Omaĝe al Profesoro Mauro La Torre (1946 – 2010), Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj li laboris. Profesoro La Torre estis Prezidanto de ILEI (1998 – 2003). En 2011 la Komitato de ILEI elektis lin honora membro de ILEI.

La esplor-kampoj por la konkurso kaj aliaj detaloj estas menciitaj en la suba pdf-dosiero.

La kandidatoj anoncu sian intencon partopreni ĝis la 30a de aprilo 2024

Limdatoj

2024/04/15: Sinanonco/kandidatiĝo, 1 paĝo
2024/06/15: Resumo kaj strukturo de la esplorraporto, 2 paĝoj
2024/09/30: Skiza mezperioda esplorraporto, 3-5 paĝoj
2024/10/31: Pritakso kaj konsiloj al la kandidatoj
2024/12/31: Definitiva esplorraporto, ne publikigita antaŭe nek planata  por publikigo ĉe alia eldonisto, 20-30 paĝoj

ILEI kuraĝigas ankaŭ studentojn en la fakoj rilataj al la konkurso, precipe magistrajn kaj doktorajn kandidatojn, adapti siajn ne publikigitajn laboraĵojn al postuloj de la konkurso kaj kandidatiĝi por la premio.

Ahmad Reza Mamduhi, prezidanto de ILEI

23
Ik heb net de presentatie bekeken van Verenigingsloket Vlaanderen (www.verenigingsloket.be). Het is een onlangs voorgesteld ambitieus project van de Vlaamse Overheid ten dienste van verenigingen (feitelijke verenigingen en vzw's).

Bij zoeken naar 'Esperanto' onder de bijna 6000 al geregistreerde verenigingen kreeg ik welgeteld drie resultaten, waarvan slechts één 'echte' esperantovereniging.

Het project is nog in opbouw en pas over een of twee jaar zal blijken hoe nuttig een aansluiting is, maar toch lijkt het mij zinvol dat alle Vlaamse Esperantogroepen zich nu al bij het Verenigingsloket zouden registreren. Het zou zeker onze zichtbaarheid verhogen voor personen die naar informatie over Esperanto zoeken. Die registratie zou best eenvormig zijn en centraal gecoördineerd worden (bijvoorbeeld een zoom-vergadering waarbij elk zijn registratie hetzij thuis, hetzij in LBS kan doen, met onmiddellijk beschikbare hulp).

Voor koepelverenigingen is een bijzondere rol weggelegd. Misschien ligt in de Lange Beeldekensstraat al een vraag om medewerking te wachten op behandeling.


Webinar bekijken: https://youtu.be/lDMPKEYgRLo
Werking en functionaliteiten: https://youtu.be/9NK-eASI6UU?si=4v7OJc_48zKVva-U
24
Agenda / Agendo / BEMI-semajno al esperanto stacidomo en Halbe, Germanio
« Lasta afiŝo de laprogreso je 31 januaro 2024, 17:11:13 ptm »
La prelego komencighas je la 20.00a horo en la klubejo La Progreso
25
Agenda / Agendo / La situacio en Ukrainio
« Lasta afiŝo de laprogreso je 31 januaro 2024, 17:03:12 ptm »
La Progreso organizas prelegon de Evgen Kovtonyuk en sn sia klubo je la 20.00a horo.
26
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Kanuado sur / Bicikli laŭ la Mozo
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 27 januaro 2024, 16:48:41 ptm »
Sur la Dommel ne plu eblos kanuadi, sur ni kanuos sur la Mozo.
Por tiuj kiuj ne plu volas kanui, ni preparos biciklan ekskurson laŭ la Mozo.
27
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Vortpuzlo
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 27 januaro 2024, 16:45:00 ptm »
Tonnie denove preparos por ni vortpuzlon. Tial ni lernos tre interesajn vortojn.

28
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Limburga Tago - Gruitrode
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 27 januaro 2024, 16:43:08 ptm »
Ni sekvos la paŝojn de Phil Bosmans, la pastro kiu verkis tre belajn tekstojn.
Certe vi konas la libreton: "Ik hou van jou" (Mi amas vin).
Ni vizitos la monaĥejon kie li vivis.
29
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Toki Pona
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 27 januaro 2024, 16:38:50 ptm »
Ni parolos pri alia inventita lingvo: Toki Pona.
La vortprovizo estas tre limigita. Vortoj havas plurajn signifojn.
El la kunteksto oni devas kompreni pri kio oni parolas.
30
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 23 januaro 2024, 20:34:42 ptm »
La 15-an de februaro : Nia membro Johan Donckerwolcke prelegas pri la restaŭro de antikvaj mebloj.  Aldone : S-ino Boehme, edzino de Ehrhard Boehme, iama membro de nia Esperanto-klubo, ofertis al Mireille (la 1-a) CD-n kun fotobildoj el la jaro 1985. Enaperas S-ro Willy Huybrechts, gesinjoroj Maria kaj Michel Wils, Yves, Wim, Henny, Fons, Stella, Jules, Clementine, Denise, Edward Spitaels kaj Karel & Anita, Mireille, Willy.  Estu bonvenaj je la kutima horo en la konata ejo.
Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 ... 10