+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Esperantlingva diskutejo (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Saluton, amikoj novaj!

Aŭtoro Fadeno: Saluton, amikoj novaj!  (Legita 9477 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Domvatoro

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 1
Saluton, amikoj novaj!
« je: 02 decembro 2010, 04:32:04 atm »
Hallo al ĉiu ĉi tie! 

Mi estas novula pri Esperanto, jene korektu min kiam mi eraras.  Kie vi direktus min proksime se mi scivolas pli?  Mi aprecus iun asistadon vi kapablas oferi.  Kompreneble mi aspiras ke ĝi tiu unua mesaĝo mia estos legebla.

Dankon tre!
~Domvatoro

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Saluton, amikoj novaj!
« Respondo #1 je: 02 decembro 2010, 12:52:38 ptm »
Saluton Domvatoro! Bonvenon al nia diskutejo! Via Esperanto estas tre bona. Enestas kelkaj eraretoj, sed pli gravas, ke vi skribas kun kelkaj eraretoj, ol se vi tute ne skribus!

ĉu vi deziras ekzerci per Interreto? Tiam vi povus viziti www.lernu.net, kiu estas speciale farita por lernantoj. Vi povas kompreneble ankaŭ skribi tie ĉi en la forumo.

ĉar via lingvaĵo jam estas tre bona, vi povus ekzemple aboni iun revuon por progresintoj. ĉu vi jam rigardis www.monato.net?

aŭ ĉu via intenco estis iom praktiki parole, en kunvenoj por Esperanto-parolantoj? Kie vi loĝas?

Paŭl