+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  dimanĝon, 28 oktobro 2012: Trilanda renkontiĝo Verviers

Ligitaj eventoj

  • Trilanda Renkontiĝo Verviers: 28 oktobro 2012

Aŭtoro Fadeno: dimanĝon, 28 oktobro 2012: Trilanda renkontiĝo Verviers  (Legita 2770 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
dimanĝon, 28 oktobro 2012: Trilanda renkontiĝo Verviers
« je: 02 oktobro 2012, 17:28:18 ptm »
Senlime kaj la Esperantista Grupo Verviers-a, invitas vin al speciala Trilanda renkontiĝo en (BE-)VERVIERS, dimanĝon, la 28an de oktobro 2012 (10h00-18h00), okaze de la 125a naskiĝ-datreveno de Esperanto kaj de la 75a datreveno de la konstruado de la Verviersa kariljono (Notre-Dame des Récollets).
 
 La filmo "Bonvenon ĉe la ?ti-oj" favorigis novan kariljonan modon, sed koncertaj kariljonoj ekzistas ankaŭ ekstere de la franca urbo Bergues kaj de niaj flandraj urboj : 22 da ili nestas en Valonujo, inter kiuj 4 en la Lieĝa provinco.
 
 Vervierso posedas sian propran kariljonon, kun 40 sonoriloj, en la preĝejo "Notre-Dame des Récollets". La responsaj ludantoj estas Marie-Madeleine Thonnard kaj Gauthier Bernard. Oni povas aŭdi ilin kadre de la "aŭtunaj dimanĉoj", ĉiam en oktobro.
 
 Jam de pluraj jaroj pasia teamo revivigas tiun belan Verviersan heredajon : purigado, necesaj riparoj, kaj, regule, organizado de koncertoj kaj kariljonaj vizitoj... Plue, ili volis taŭge festi la 75an datrevenon de ĝia konstruo per aldono de nova sonorilo (fakte, eta "alvoka" sonorilo kerne de la preĉejo).
 
 La esperantista grupo de Verviers finance subtenis ilin, pro kio, aperos la esperantista simbolo sub la sonorilo, kiu tiel iĝos dua ZEO en Verviers (la unua estas memorŝtoneto apud la fontano de la Verda Placo, tutproksime).
 
 Vidu video-reklamon (4 min., 19 sek.), ĉe
 http://www.youtube.com/watch?v=Gr0cDfq06CM
 Ne forgesu enkluĝi la surtekstojn en esperanto.

Praktikaj informoj pri la renkontiĝo estas en la suba aldonaĵo.