+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  26 september: Europese dag van de talen

Ligitaj eventoj

  • Europese dag van de talen: 26 septembro 2017

Aŭtoro Fadeno: 26 september: Europese dag van de talen  (Legita 2759 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.


Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: 26 september: Europese dag van de talen - Kreu filmeton
« Respondo #1 je: 25 septembro 2017, 12:53:11 ptm »
Kreu filmeton (videon)
 
 "Mi amas Esperanton ĉar ... " Ĝis 20 sekundoj
 Horizontala formato
 
Ĝis sabato, 30-a de septembro 2017
Okaze de la
 Eŭropa Tago de Lingvoj
 http://edl.ecml.at/record/tabid/3158/language/it-IT/Default.aspx
 (Elektu vian lingvon supre)
Kaj post kiam vi alŝutis vian filmeton, bv. alŝuti ĝin ankaŭ ĉe
 https://www.facebook.com/events/1650326238325249
 
 Parolu en lingvo laŭ via elekto
  La lingvo, en kiu vi parolos, estas libera - vi rajtas paroli en via lingvo, en Esperanto aŭ en alia lingvo, kiun vi konas. Ŝajne ne estas limigo pri la nombro de filmetoj, kiujn vi produktos kaj sendos - do ŝajne vi povos sendi eĉ plurajn filmetojn, en ĉiu el la lingvoj, kiujn vi regas.
 Partopreno de ekster-eŭropanoj ŝajne eblas En la kondiĉoj ne troveblas indiko, ke la partopreno de homoj ekster Eŭropo estus neebla. Estas la "Eŭropa Tago de Lingvoj" - la lingvo Esperanto, kreita en Eŭropo, povas esti ŝatata ankaŭ de ekstereŭropanoj, ĉu ne? :-)
 
La alvoko produkti tiajn filmetojn venas de Eŭropa Konsilio, okaze de la Eŭropa Lingvotago 2017 (mardo, 26-a de sept.).
 
 Kolekti kiel eble plej multajn filmetojn - pri via amo al Esperanto :-)
  Ili skribas, ke ili deziras krei rekordon pri la plej alta nombro de filmetoj iam ajn kunigitaj rilate al la temo de lingvoj. Ĝis nun ili kolektis 240 filmetojn...
 Ŝajne la kontribuo de ni Esperanto-parolantoj povos helpi al ili havi signife pli da filmetoj - sed por tio necesas, ke prefere _ĉiu_ Esperanto-parolanto helpu en tiu agado.
 Ne ekzistas aĝo-limo - vi bezonas nur saĝtelefonon (kaj eble iom da teknika helpo...)
 
 Vi amas ankaŭ aliajn lingvojn...
 Diru tion en Esperanto!
  Eble via koro batas ne nur por Esperanto, sed ankaŭ por via gepatra lingvo aŭ por alia lingvo kiun vi lernis. Faru plian filmeton pri tio - kaj tiam parolu en Esperanto! Ankaŭ tiel vi helpos en tiu agado.
 Kion elekti kiel fonon? Se vi ŝatas, elektu belan fonon, belaĵon de via urbo, florojn, belan afiŝon...
 (Sed ne ŝovu pro via elektado la kreon de la filmeto! Sabato, la 30-a estas limdato!)
 
 Eblas kanti, danci, krii, flustri, skribi, desegni, konstrui... Sed zorgu, ke la mesaĝo, ke vi amas Esperanton, estu tre bone perceptebla.
 Ŝajne eblas publikigi la filmetojn ankaŭ aliloke... Ne troveblas malpermeso pri tio en la reguloj - do eblos publikigi la filmetojn ĉe Facebook, en youtube kaj aliloke.
 Kion ni povos gajni? Nu, eblos amuziĝi, eblos krei kaj ĝoji pri tio, eblos helpi al Eŭropa Konsilio atingi altan nombron de filmetoj, eblos montri ke Esperanto estas parolata kaj ŝatata.
 Ŝajne eblos eĉ signife kontribui per Esperanto al ilia agado - la ĝisnunaj 240 filmetoj ŝajnas nombro, kiun la Esperanto-parolantaro povos videble levi...
Post kiam vi alŝutis vian filmeton, ne forgesu alŝuti ĝin ankaŭ ĉe
 https://www.facebook.com/events/1650326238325249
Multan plezuron al vi ĉiuj,
 kaj espereble grandan sukceson por la tuta agado
Lu Wunsch-Rolshoven (lu.esperanto(a)gmx.de)