Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 29 oktobro 2022, 11:21:11 atm
-
De la 24-a ĝis la 27-a de novembro 2022 okazos la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (organizata de UEA) + Retoso (la reta evento de TEJO). Teknike prizorgas E@I.
Membro de UEA povas senpage aliĝi ĝis la 18-a de novembro 2022. Aliĝu nun per https://vk.esperanto.net.
Ni kore invitas vin fariĝi Subtenanto de la evento (per donaco de 50 EUR aŭ supera, se tio eblas al vi). Eblas donaci dum aliĝo.
Ankaŭ helpu disvastigi la VK-n inter viaj konatuloj! La 3-a VK + Retoso estos la plej granda reta evento de la jaro! Pliajn detalojn legu ĉe https://uea.org/gk/1070
Informo je Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/VK3