+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Familia vivo (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Forpasis Joris de Ruyver

Aŭtoro Fadeno: Forpasis Joris de Ruyver  (Legita 5895 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Forpasis Joris de Ruyver
« je: 04 novembro 2010, 10:55:32 atm »
La 28an de oktobro 2010 mortis en la malsanulejo de Ronse, 97-jara, Frato Leothadius (G. F. Joris de Ruyver, F.C.). Li tre aktive propagandis Esperanton en la Kongregacio de la Fratoj de la Karitato, kaj gvidis multajn kursojn. Li verkis (nederlandan) kursolibron, diversajn broĉurojn pri sanktuloj, kaj precipe li faris, el la Latina, tre bonan tradukon de la "Imitatio Christi" de Thomas A Kempis, sub la titolo "Imitado de Kristo". En sciencaj rondoj li estas konata pro sia funda kono kaj studado de Rubusoj (iu speco cetere eternigas lian nomon).

La frato naskiĝis en St-Martens-Lierde je 11.06.1913. Li apartenis al la Frata Komunumo de Brakel. Li eniris la kongregacion kiam li estis 17-jara.

Lia traduko "Imitado de Kristo" ankoraŭ estas havebla ĉe Flandra Esperanto-Ligo (www.retbutiko.net) kontraŭ 11,90 eŭroj + afranko.
« Lasta redakto: 04 novembro 2010, 11:00:42 atm de PaulP »