+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Nova: Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj

Aŭtoro Fadeno: Nova: Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj  (Legita 4725 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Nova: Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj
« je: 29 aprilo 2009, 11:14:50 atm »
En la butiko de FEL aperis: Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj. Jen recenzo pri ĝi:

Gvidlibro por ksenofoboj

Ofte naciaj stereotipoj havas ian bazon en la realo. Kaj ofte eksterlandano povas vidi ion pli bone, ol la homoj, kiuj ĉiutage vivas en iu medio, kaj al kiuj ĉio en ĝi ŝajnas memevidenta.

La libreto Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj prezentas Nederlandon en moketa, sed simpati-plena maniero. Iuj priskriboj konformas al antaŭjuĝoj. ĉu nederlandanoj estas tiom ŝparemaj, kiel oni kutime diras? Jes, senhezite respondas la aŭtoro, ne riproĉe, sed simple post honesta observado.

Tiu stereotipo estas konata. Tamen aliaj asertoj en la libro estas multe pli surprizaj. La aŭtoro asertas, ke „frue en aŭgusto eblas observi alian surloke naskitan ŝatokupon – stangosidadon. Viroj sidas sur stangoj en la Norda Maro, ĝis ili defalas. Venkas la lasta falinto.” ĉu vere estas tiel? Jes, je mia surprizo, kaj la lasta konkurso daŭris 72 horojn.

La aŭtoro Rodney Bolt naskiĝis en Sud-Afriko kaj loĝis en Grekio, Anglio kaj Germanio antaŭ ol fine atingi Amsterdamon. Liaj spertoj en multaj landoj sendube kontribuis al la sagaceco kaj vigleco de liaj rimarkoj. La traduko de Simon Davies estas bona, kaj la eldono de eldonejo Bero estas simpla sed plaŭa.

Mi bedaŭras, ke mi ne legis la Ksenofobian gvidlibron al la japanoj antaŭ la Universala Kongreso en Jokohamo, kaj mi esperas, ke eldonejo Bero havos la bonan ideon eldoni tradukon de Ksenofobia gvidlibro al la poloj okaze de la kongreso en Bjalistoko. Kaj mi rimarkas, kun scivola timo, ke ekzistas ankaŭ Ksenofobia gvidlibro al la kanadanoj!

Yves BELLEFEUILLE

Rodney Bolt: Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj. El la angla tradukis Simon Davies. Eld. Bero. 62 paŝoj kudre binditaj.
Prezo ĉe FEL: 6 eŭroj + afranko.

Por mendi krozu al http://www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=ksenofobia aŭ skribu al retbutiko@fel.esperanto.be


?